Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §29-03

(GMT+08:00) 2019-03-11 15:25:52     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§29

§29-03

La Nesatigeblo demandis la Moderon:

无足问于知和曰:

"Ĉiu volas famon kaj profiton. Kiam iu estas riĉa, aliaj amase venas al li. Kiam oni amase venas al li, oni humiliĝas antaŭ li. Kiam oni humiliĝas antaŭ li, oni adoras lin. Kaj sekve li, adorata de aliaj, vivos longan vivon, konservos sanon kaj estos ĉiam en bona humoro. Nun ke vi sola ne havas tian deziron, mi scivolas, ĉu la kaŭzo estas, ke al vi mankas sufiĉa inteligenteco aŭ sufiĉa kapablo? Aŭ pro tio, ke vi, volante observi la honestan moralon, rifuzas ĉion alian?"

"人卒未有不兴名就利者。彼富则人归之,归则下之,下则贵之。夫见下贵者,所以长生安体乐意之道也。今子独无意焉,知不足邪?意知而力不能行邪?故推正不忘邪?"

"Troviĝas tiaj homoj," respondis la Modero, "kiuj supozas, ke ĉar ili vivas en la sama tempo kaj en la sama loko kiel iuj famuloj, ankaŭ ili mem devas esti elitaj kaj superi la vulgaran mondon. En efektiveco ili havas en la menso neniajn principojn, kiuj ilin gvidus. Ili ne povas ĝuste juĝi la antikvecon kaj la nuntempon, nek fari distingon inter la vero kaj la eraro. Ili fine konformigos sin nur al la vulgaraj konvencioj kaj ĉasos la famon kaj la profiton je la kosto de memestimo kaj eĉ de la vivo. Se juĝi laŭ iliaj vidpunkto kaj konduto, ĉu ili ne estas tro malproksime de tio, pri kio ili parolas, nome la longviveco, la sanokonservo kaj la ĝuado de la vivo. Ili ne povas kompreni, kial la doloroj kaŭzitaj de aflikto kaj la plezuroj naskitaj de komforteco ambaŭ difektas ilian sanon. Ili ne povas kompreni ankaŭ, kial la timoj kaŭzitaj de maltrankvilo kaj la feliĉo estiĝinta de ĝojo same vundas la menson. Ili scias nur kion ili volas plenumi, sed ne scias, pro kio ili devas tiel agi. Tial, eĉ se ili estas tiel altaj kaj noblaj kiel reĝoj, ili ne povas esti liberaj de malfeliĉoj."

知和曰:"今夫此人,以为与己同时而生,同乡而处者,以为夫绝俗过世之士焉,是专无主正,所以览古今之时、是非之分也。与俗化世,去至重,弃至尊,以为其所为也。此其所以论长生安体乐意之道,不亦远乎!惨惮之疾,恬愉之安,不监于体;怵惕之恐,欣欢之喜,不监于心。知为为而不知所以为。是以贵为天子,富有天下,而不免于患也。"

La Nesatigeblo diris: "La riĉaĵoj estas neniel malutilaj al la homoj. Nek la perfekta homo, nek la virta saĝulo povas pretendi, ke li povas sate ĝui ĉiajn plezurojn kaj plene posedi la plej altan potencon. Tiu, kiu atingis riĉecon kaj aŭtoritatecon, povas trouzi la bravecon de aliaj por pligrandigi sian propran potencon, manipuli la inteligentecon de aliaj por elmontri sian prudentan juĝkapablon, kaj sin apogi sur la virto de aliaj por fari, ke aliaj laŭdegu lin kiel noblaniman kaj eminentan. Plie, li povas aspekti tiel majesta, kiel reĝo, kvankam li ne posedas sian reĝlandon; kaj estas tute nature, ke la tuta mondo scias aprezi la balajn sonojn, la ĉarmajn virinojn, la bongustajn manĝaĵojn kaj la plej superan povon. Oni ne bezonas lerni por ilin ami, nek la korpo devas sin adapti por ilin akcepti. Ĉiuj homoj scias deziri, abomeni, eviti kaj akcepti, sen bezoni esti instruita; la homa naturo sufiĉas ĉi-rilate. Neniu povas esti libera de ĉio ĉi tio, — jen mia opinio, kiun mi ne forlasus, eĉ se la tuta mondo min kondamus!"

无足曰:"夫富之于人,无所不利。穷美究执,至人之所不得逮,贤人之所不能及。侠人之勇力而以为威强,秉人之知谋以为明察,因人之德以为贤良,非享国而严若君父。且夫声色滋味权势之于人,心不待学而乐之,体不待象而安之。夫欲恶避就,固不待师,此人之性也。天下虽非我,孰能辞之!"

La Modero diris: "La saĝaj homoj agas konforme al la deziro de la popolo kaj ne agas kontraŭ ties deziro. Tial ili estas kontentaj kaj sekve konkuras pri nenio; ili volas plenumi nenion brilan kaj sekve ili havas neniajn aspirojn. La malkontenteco kondukas al la ĉasado de profito. Iuj homoj ĉasas ĉion kaj tamen ne konfesas sian avidecon. Iuj memvole rezignas sian posedon, kiam ili trovas ĝin superflua. Eĉ se ili rezignas la riĉaĵojn de la tuta mondo, ili ne konsideras sin honestaj. La honesteco aŭ la avideco ne ŝuldas sian estiĝon al la premo de ekstera forto; kontraŭe, ili devas esti ekzamenataj en la interna konscienco. Iuj povas esti tiel potencaj, kiel reĝo, sed ili ne malestimas arogante aliajn pro sia altrangeco. Iuj povas posedi ĉiujn riĉaĵojn de la tuta mondo, sed ili ne pretendas esti superaj al aliaj pro sia riĉeco. Ili rifuzas surtroniĝi, ne ĉar ili deziras per tio rikolti famon, sed ĉar ili, konsiderante ĝian negativan flankon kaj pesante la eblajn malfeliĉojn en la estonteco, rigardas ĝin kiel malutilan al sia vera naturo.

知和曰:"知者之为,故动以百姓,不违其度,是以足而不争,无以为故不求。不足故求之,争四处而不自以为贪;有余故辞之,弃天下而不自以为廉。廉贪之实,非以迫外也,反监之度。势为天子,而不以贵骄人;富有天下,而不以财戏人。计其患,虑其反,以为害于性,故辞而不受也。非以要名誉也。

"Dum la regado de la reĝo Yao kaj la reĝo Shun, la modereco regis en la tuta mondo. La kaŭzo ne estis, ke la du suverenoj amis la popolon, sed estis, ke ili ne deziris detrui sian naturon per tro da bonaĵoj. Iam Shan Juan kaj Xu You rifuzis akcepti la tronon proponitan al ili ne pro tio, ke ili hipokrite faris ŝajnigon, sed pro tio, ke ili ne volis ruinigi sian vivon per la regado de la reĝlando. Ili elektis tion, kio estis al ili vere avantaĝa, kaj rifuzis tion, kio povus ilin malutili; kaj la tuta mondo laŭdis ilin kiel homojn saĝajn kaj kapablajn. Tian laŭdon ili meritis, ĉar ili agis tiele ne por ĉasi la famon."

"尧、舜为帝而雍,非仁天下也,不以美害生;善尧、许由得帝而不受,非虚辞让也,不以事害己。此皆就其利、辞其害,而天下称贤焉,则可以有之,彼非以兴名誉也。"

La Nesatigeblo diris: "Se iu, por konservi sian famon, trolaborigas sian korpon, rifuzas fajnajn manĝaĵojn kaj vivas sobran vivon nur por subteni sian ekzistadon, en kio do tiu estas diferenca de homo, kiu ankoraŭ spiras sed estas turmentata de longedaŭra malsano?"

无足曰:"必持其名,苦体绝甘,约养以持生,则亦久病长厄而不死者也。"

La Modero diris: "La modera posedo signifas feliĉon; la superfluo estas malutila. Tio validas por ĉio, kaj nenio estas pli malutila ol la posedo de la superfluaj riĉaĵoj. Nuntempe, la riĉuloj plenplezure agrabligas siajn orelojn per muzikaj sonoj de sonoriloj, tamburoj kaj flutoj, kaj sate kontentigas sian tikladon de la palato per viando kaj bongusta vino. Lia avideco je plimulto estas tiele vekita, kaj lia tasko estas forgesita. Kiel konfuzita li estas! Sekve li trovis sin en preskaŭa sufokiĝo, kvazaŭ li malfacile grimpus sur la deklivo de monto kun peza ŝarĝo sur la dorso. Kiel mizera estas por li la vivo!

知和曰:"平为福,有余为害者,物莫不然,而财其甚者也。今富人,耳营钟鼓管籥之声,口惬于刍豢醪醴之味,以感其意,遗忘其业,可谓乱矣;侅溺于冯气,若负重行而上阪,可谓苦矣!

"Tiu, kiu alkroĉiĝas al la riĉaĵoj, altiras al si plendojn kaj ofendojn; tiu, kiu alkroĉiĝas al la potenco, estas frakasita pro laciĝo; tiu, kiu vivas en senokupeco, dronas en avideco; tiu, kiu estas plenplena de energio, fariĝas aroganta. Kiel serioze malsana li estas!

"贪财而取慰,贪权而取竭,静居则溺,体泽则冯,可谓疾矣!

"Tiu, kiu deziras esti riĉa kaj ĉasas riĉaĵojn, ĉiam trovas sin en nesatigebleco pri siaj posedaĵoj, kies amasiĝo jam superas la muron per sia alteco. Ju pli avida li fariĝas, des malpli eble li povas bridi sian deziradon. Kiel hontinda li estas!

"为欲富就利,故满若堵耳而不知避,且冯而不舍,可谓辱矣!

"Tiu, kiu posedas amasegon da riĉaĵoj sen bezono ilin uzi, ĉiam timas ilin perdi kaj tamen rifuzas ilin forlasi. Ĉar senfina estas lia deziro je la profito, li fariĝas pli kaj pli zorgoplena kaj obsedata. Kian maltrankvilan vivon li vivas!

"贪财而取慰,贪权而取竭,静居则溺,体泽则冯,可谓疾矣;为欲富就利,故满若堵耳而不知避,且冯而不舍,可谓辱矣!

"Timante, ke li povos esti prirabita hejme kaj mortigita ekstere, li konstruigas ĉirkaŭ sia domo defendajn turojn kun paftruoj, kaj li neniam kuraĝas iri eksteren sola. Kian timoplenan vivon li vivas!

"财积而无用,服膺而不舍,满心戚醮,求益而不止,可谓忧矣;内则疑劫请之贼,外则畏寇盗之害,内周楼疏,外不敢独行,可谓畏矣!

"La supre diritaj ses malbonoj estas la plej pereigaj. Tamen oni ofte forgesas ilin kaj ne prenas ilin en konsideron. Kiam malfeliĉo falos sur ilin, estos tute neeble al ili konservi sian vivon malgraŭ sia preteco rezigni ĉiujn siajn posedaĵojn, por retrovi nur unutagan trankvilon eĉ en malriĉeco. Rezulte de tio, ili posedos nenion rilate la famon kaj la profiton. Ho, kiel malsaĝaj estas tiuj, kiuj lacigas la menson kaj konsumas la korpon per vana ĉaso de la famo kaj la profito dum la tuta vivo!"

"此六者,天下之至害也,皆遗忘而不知察。及其患至,求尽性竭财单以反一日之无故,而不可得也。故观之名则不见,求之利则不得。缭意体而争此,不亦惑乎!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin