ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§32
§32-08
La instrumento por ekstera puno estas farita el metalo aŭ ligno; la instrumento por interna puno estas ĝuste la maltrankvilo kaj la memriproĉo. La korpa torturo sur krimulo estas farata per torturiloj; la spirita suferado estas la rezulto de la malakordiĝo de la jino kaj la jango. Nur tiuj, kiuj vere komprenas la Taŭon, povas esti liberaj kiel de la suferoj korpaj, tiel ankaŭ de la spiritaj.
为外刑者,金与木也;为内刑者,动与过也。宵人之离外刑者,金木讯之;离内刑者,阴阳食之。夫免乎外内之刑者,唯真人能之。