ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§32
§32-10
Kiam Zheng Kaofu ricevis sian nomumiĝon al ofico de la plej malalta rango, li ĉiam tenis la kapon mallevita al la homoj, kiujn li renkontis surstrate; kiam li poste estis nomumita al pli alta ofico, li klinis sian talion profunde; kaj kiam li estis nomumita ministro, li fleksis sian talion ankoraŭ pli profunde. Li ĉiam cedis la lokon al aliaj sur la vojo kaj rapide paŝadis laŭlonge de la muroj. Vidante, ke la ministro sin disciplinas tiel humile kaj modeste, kiu alia kuraĝus ne preni lin kiel modelon?
正考父一命而佝,再命而偻,三命而俯,循墙而走,孰敢不轨!
Sed la homo ordinara kondutas alimaniere: se li estas nomumita al ofico de la plej malalta rango, li fariĝas aroganta; se li estas nomumita al pli alta ofico, li sovaĝe dancas eĉ en sia kaleŝo; se li ricevas la nomumiĝon al ankoraŭ pli alta ofico, li komencas malestime voki sian onklon per lia persona nomo. Se ĉiu kondutos tiamaniere, kiu do povos esti tiel humila kaj honesta, kiel la reĝo Tang kaj Yao?
如而夫者,一命而吕巨,再命而于车上舞,三命而名诸父。孰协唐、许?