Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-13

(GMT+08:00) 2019-03-25 10:53:24     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-13

La embaraso havas ok devenojn; la sukceso tri necesecojn; la korpo ses viscerojn.

穷有八极,达有三必,形有六府。

Tiu, kiu superas la aliajn per sia beleco, sia barbo, sia staturo, sia grandkorpeco, sia forto, sia eleganteco, sia kuraĝo, kaj sia rezoluteco, neeviteble falos en embarason.

美、髯、长、大、壮、丽、勇、敢,八者俱过人也,因以是穷。

Tiu, kiu agas konforme al la natura tendenco de la aferoj, ĉiam pretas humile aŭskulti aliajn, kaj kondutas timeme kaj modeste, povas sukcesi ĉiam kaj ĉie.

缘循、偃佒、困畏不若人,三者俱通达。

La inteligenteco kaj la sagaceco faras homojn parademaj; la kuraĝeco kaj la agemo altiras rankoron; la humaneco kaj la justeco provokas riproĉojn. Tiu, kiu komprenas la veran signifon de la vivo, estas grandanima; tiu, kiu estas lerta en uzado de la inteligenteco, estas etanima; tiu, kiu atingis la Grandan Destinon, estas adaptiĝema al la naturo, dum tiu, kiu kaptis nur sian etan destinon, sin submetas al ĝi.

知慧外通,勇动多怨,仁义多责,六者所以相刑也。达生之性者傀,达于知者肖,达大命者随,达小命者遭。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin