Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §32-14

(GMT+08:00) 2019-03-25 10:53:24     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§32

§32-14

Iu havis aŭdiencon de la reĝo de la regno Song, kiu donacis al li dek ĉarojn ekipitajn per ĉevaloj. Li paradis al Zhuangzi per la dek ĉaroj, kaj tiu diris al li:

人有见宋王者,锡车十乘。以其十乘犀庄子。庄子曰:

"Sur la riverbordo vivis familio malriĉa, kiu perlaboris vivrimedojn plektante fragmitajn matojn. Iun tagon la filo plonĝis en la abismon kaj tie trovis perlon valorantan mil mezurojn da oro. La patro diris al la filo: 'Alportu al mi ŝtonon. Mi rompos tiun ĉi perlon. Tia valorega perlo povas troviĝi nur sur la fundo de la plej profunda abismo, ĝuste sub la mentono de la nigra drako. Kiam vi ĝin prenis, la nigra drako sendube dormis. Se iam ĝi vekiĝos, tiam certe vin trafos terura katastrofo.'

"河上有家贫,恃苇萧而食者,其子投于渊,得千金之珠。其父谓其子曰:'取石来锻之!夫千金之珠,必在九重之渊而骊龙颔下。子能得珠者,必遭其睡也。使骊龙而寤,子尚奚微之有哉!'

"Nun la minacanta danĝero el la regno Song estas multe pli granda ol tiu el la abismo. La reĝo de Song estas ne malpli kruela ol la nigra drako. Kiam vi ricevis la dek ĉarojn, li devis esti en dormeca stato. Kiam li pli aŭ malpli frue plene vekiĝos, vi havos vian korpon frakasita en pecetojn."

"今宋国之深,非直九重之渊也;宋王之猛,非直骊龙也。子能得车者,必遭其睡也;使宋王而寤,子为齑粉夫。"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin