ZHUANGZI
庄子
esperantigita de WANG CHONGFANG
王崇芳译
ĈAPITRO DUDEK-KVINA
Peng Zeyang
则阳
§32
§32-17
La paco, kiu estas akirita per io, kio ne estas en paco, estas paco nur ŝajna; la pruvo pruvita per io, kio ne estas pruvita, ne estas konvinka. Tiuj, kiuj blinde konsideras sin saĝaj, estas pelataj nur de la famo kaj profito; nur tiuj, kiuj estas transcendaj spirite, povas perfekte adaptiĝi al la naturo. Tiuj, kiuj rigardas sin kleraj, estas malsuperaj ol tiuj, kiuj estas transcendaj spirite. Sed la malsaĝuloj ĉiam sentas sin kontentaj pri ĉio, kion ili vidas en la vulgara mondo. Ilia celo en la vivo kuŝas nur en la ĉasado de materiala profito. Kia tragedio!
以不平平,其平也不平;以不征征,其征也不征。明者唯为之使,神者征之。夫明之不胜神也久矣,而愚者恃其所见入于人,其功外也,不亦悲乎!