Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-02

(GMT+08:00) 2019-04-02 08:45:50     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-02

La ekscesa lukso, la malŝparo kaj la tro imponaj ritoj devas esti evitataj, kaj la diversaj striktaj reguloj kaj severaj disciplinoj devas esti observataj por kontentigi la urĝajn sociajn bezonojn. Ĉiuj ĉi tiuj rilatoj estas entenataj en la antikva taŭismo, al kiu Mo Di kaj Qin Guli alkroĉiĝis. Ili dediĉis sin al la praktikado de la antikva taŭismo. Sed ilia rekomendo kaj ilia praktikado estis tro radikalaj kaj iliaj limigoj kaj malpermesoj estis tro rigidaj kaj striktaj. Ili skribis kontraŭ la muziko sub la preteksto "ŝparado", kaj levis la principon "neniaj kantoj en la vivo kaj neniaj luksaj funebraĵoj post la morto." Mozi rekomendis "universalan amon" kaj "reciprokan profitigon" kaj kondamnis la militon. Lia doktrino estas kontraŭ la kolero, nome kontraŭ la perforto. Mozi amis studadon kaj estis erudicia. Li ne iniciatis kontraŭkutiman novaĵon, sed li neniam akordiĝis kun la antikvaj reĝoj. Li kontraŭstaris la antikvajn ritan kaj muzikan sistemojn.

不侈于后世,不靡于万物,不晖于数度,以绳墨自矫,而备世之急。古之道术有在于是者,墨翟、禽滑离,闻其风而说之。为之太过,已之大循。作为《非乐》,命之曰《节用》。生不歌,死无服。墨子泛爱兼利而非斗,其道不怒。又好学而博,不异,不与先王同,毁古之礼乐。

La Flava Imperiestro havis sian muzikon Xianchi dum sia regado; la reĝo Yao havis sian Dazhang; la reĝo Shun havis sian Dashao; la reĝo Yu havis sian Daxia; la reĝo Tang havis sian Dahuo; la reĝo Wen de Zhou havis sian Biyong; la reĝo Wu kaj lia frato Zhou Gong komponis sian Wu.

黄帝有《咸池》,尧有《大章》,舜有《大韶》,禹有《大夏》,汤有《大镬》,文王有辟雍之乐,武王、周公作《武》。

En la antikveco la funebraĵoj estis klasitaj laŭ la socia rango de la mortintoj. La ĉerko por la reĝo konsistis el sep kestoj de diversa grandeco; por la duko, el kvin kestoj; por la granda oficisto, el tri kestoj; por la malsuperaj oficistoj, el du kestoj. Sed nun nur la moistoj persistas ĉe la principo "neniaj kantoj en la vivo kaj neniaj luksaj funebraĵoj post la morto" kaj rekomendas, ke la ĉerko konsistu el unu sola kesto el tabuloj dika nur je tri cun-oj, kaj ke tio fariĝu fiksita regulo sekvenda.

古之丧礼,贵贱有仪,上下有等。天子棺椁七重,诸侯五重,大夫三重,士再重。今墨子独生不歌,死无服,桐棺三寸而无椁,以为法式。

Eduki la popolon per tia principo certe ne estas la vera amo al la popolo. Devigi sin observi la regulon kompreneble ne estas la vera amo al si mem. Mi ne intencas tute senvalorigi la moisman doktrinon, kiu sendube havas sian propran pravecon. Kaj tamen, la repuŝo de la emocioj ja estas kontraŭ la homa naturo: t.e. sin deteni de kantado eĉ tiam, kiam la okazo tion postulas; sin deteni de ploro eĉ tiam, kiam malĝojego estas elvokita; kaj nenia muzikaĵo ludata eĉ en okazo de bezono. Ĉu ĉio ĉi estas konforma al la humana sento? Tamen laŭ la moistoj la homo devas labori diligente dum la vivo kaj esti enterigita en simpla maniero post la morto. Kiel severa estas la moismo! Estas neeble sekvi tiun ĉi doktrinon, ĉar ĝi, ne povante esti rigardata kiel konforma al la Taŭo de la ĉielo, alportus al la popolo maltrankvilon kaj malĝojon. Ĝi estas kontraŭ la deziroj de la ordinaraj popolanoj kaj sekve estas nek akceptita, nek tolerata de ili. Kvankam Mozi mem povis ĝin sekvi, tamen la ordinaraj popolanoj tute ne scias, kion ili devus fari rilate ĝin. Tiele li restigis sin eĉ pli malproksime de la deziroj de la popolo, por ne paroli pri la deziroj de la antikvaj reĝoj.

以此教人,恐不爱人;以此自行,固不爱己。未败墨子道。虽然歌而非歌,哭而非哭,乐而非乐,是果类乎?其生也勤,其死也薄,其道大觳。使人忧,使人悲,其行难为也。恐其不可以为圣人之道,反天下之心。天下不堪。墨子虽能独任,奈天下何!离于天下,其去王也远矣!

Mozi laŭde diris: "Dum sia regado la reĝo Yu penis jungi la inundon per reguligado de la riveroj de la tuta lando. Li faris la riverojn interligitaj kaj kondukis ilian akvon senbare al la maroj. Rezulte de tio, li dragis 300 grandajn riverojn kaj 3000 alfluantojn kun sennombraj riveretoj. Li persone laboris tenante la fosilon aŭ portante la korbon por forigi la ŝlimon, kaj fine deturnis la inundon en la ĉefajn riverojn. Laborante li ŝparis neniajn siajn fortojn kaj iradis de loko al loko, tiel ke liaj kruroj senkarniĝis kaj la haretoj sur ili estis tute defrotitaj. La reĝo Yu estis granda saĝulo, kaj tamen li tiel penege laboris por la bono de la ordinara popolo." Per tiuj vortoj Mozi volis, ke liaj postaj disĉiploj portu vestojn el kapra felo kaj kruda ŝtofo kaj ŝuojn aŭ sandalojn el ligno aŭ pajlo; ke ili pene laboru tage kaj nokte kaj vivu simplan vivon, prenante tian sinhardadon kiel sian idealan vivmanieron. "Se ni ne disciplinus nin en tia maniero," ili diris, "niaj agoj ne konformus al la doktrino de la reĝo Yu kaj sekve ni ne indus esti moistoj."

墨子称道曰:"昔禹之湮洪水,决江河而通四夷九州也。名川三百,支川三千,小者无数。禹亲自操橐耜,而九杂天下之川。腓无跋,胫无毛,沐甚雨,栉疾风,置万国。禹,大圣也。而形劳天下也如此。"使后世之墨者,多以裘褐为衣,以岐峤为服,日夜不休,以自苦为极,曰:"不能如此,非禹之道也,不足谓墨。"

La postaj moistoj, kiel Xiangli Qin kaj la sekvantoj Wu Hou, Ruo Huo, Yi Chi kaj Deng Lingzi el la Sudo, ĉiuj kondutis diversmaniere kontraŭ la moismo, kvankam ili ĉiuj recitis la libron Klasikaĵo de Moismo. Ili akuzis unu la alian pri la herezeco kontraŭ la moismo. Ili disputis pri tiaj vaste konataj temoj kiel ekzemple "la rilato inter la malmoleco kaj la blankeco de roko", "la rilato inter la similecoj kaj la diferencoj de objektoj", por akuzi kaj kalumnii unu la alian, kaj uzis tiajn lertajn esprimojn kiel "neparaj nombroj kaj paraj nombroj neniel povas esti la samaj" por refuti unu al la alia. Ili inklinis rigardi la ĉefon de sia sekto kiel saĝulon kaj respektis lin kiel majstron, esperante, ke iam li fariĝos la ĉefgvidanto de la tuta moisma skolo; kaj plie, ĝis niaj tagoj tiuj disputoj ankoraŭ ne trovis la solvon.

相里勤之弟子,五侯之徒,南方之墨者苦获、已齿、邓陵子之属,俱诵《墨经》,而倍谲不同,相谓别墨。以坚白同异之辩相訾,以奇偶不仵之辞相应,以巨子为圣人。皆愿为之尸,冀得为其后世,至今不决。

El la supre dirita oni povas konkludi, ke bona estis la intenco de Mo Di kaj Qin Guli, sed ilia praktikado meritis nenian komplimenton. La ekzemploj, kiujn ili starigis, misgvidis la postajn moistojn, ke ili sin lacigis nur por senkarnigi siajn krurojn kaj forfroti la haretojn sur ili, kaj konkuris per tio inter si. La moisma doktrino povis servi kiel la plej efika rimedo rebonigi la mondon en la malorda tempo, sed, por la regado en la tempo de paco kaj prospero, ĝi tamen estis rimedo la plej nedezirata. Malgraŭe, Mozi ja vere amis la popolon kaj persistis ĉe sia celo eĉ neatingebla. Kvankam li elĉerpiĝis kaj malgrasiĝis tiel, kiel sekiĝinta arbobranĉo, tamen li rifuzis rezigni sian doktrinon. Kia noblanima klerulo!

墨翟、禽滑离之意则是,其行则非也。将使后世之墨者,必自苦以腓无跋,胫无毛相进而已矣。乱之上也,治之下也。虽然,墨子真天下之好也,将求之不得也,虽枯槁不舍也,才士也夫!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin