Zhuangzi (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §33-04

(GMT+08:00) 2019-04-03 08:41:09     Redaktoro:Li

ZHUANGZI

庄子

esperantigita de WANG CHONGFANG

王崇芳译

ĈAPITRO DUDEK-KVINA

Peng Zeyang

则阳

 

§33

§33-04

Esti justa kaj senpartia; esti facile alirebla kaj malegoisma; sin adapti al la mondo sen altrudi sian propran volon al aliaj; konduti al aliaj sen hipokriteco; ne sin turni al la pripensado, nek konsulti sian sciadon; ne fari elekton inter la estaĵoj kaj lasi ilin ĉiujn sekvi sian naturan vojon de evoluo — jen la principoj entenataj en la antikva taŭismo. Peng Meng, Tian Pian kaj Shen Dao dediĉis sin al la praktikado de la antikva taŭismo.

公而不当,易而无私,决然无主,趣物而不两,不顾于虑,不谋于知,于物无择,与之俱往。古之道术有在于是者,彭蒙、田骈、慎到,闻其风而悦之。

Juĝi senpartie kaj objektive la estaĵojn, — jen ilia ĉefa principo. Ili diris: "La ĉielo estas kreita por kovri, sed ne por subteni; la tero estas kreita por subteni, sed ne por kovri. La granda Taŭo entenas ĉion sen fari distingon." Ili komprenis, ke ĉio havas sian aspekton kiel pozitivan, tiel ankaŭ negativan. Tial, kiel oni diras, "elekti signifas ekskluzivi; instrui signifas porti antaŭjuĝon; nur la Taŭo preterlasas nenion."

齐万物以为首,曰:"天能覆之而不能载之,地能载之而不能覆之,大道能包之而不能辩之。"知万物皆有所可,有所不可。故曰:"选则不遍,教则不至,道则无遗矣。"

Tial, Shen Dao forĵetis sian klerecon, forgesis sian memon kaj sekvis la vojon de la natura evoluo. Li prenis tion ĉi kiel sian gvidlinion en la komprenado de la ŝanĝiĝo de la naturo, dirante: "Se vi devigas vin ekscii, kion vi ne scias, vi estos premata de via sciado kaj sekve vi vin damaĝos." Estante malpenema kaj agante laŭ la cirkonstancoj, li mokis tiujn, kiuj adoris la homojn virtajn kaj kapablajn; estante senbrida kaj lasante sin kateni de nenia regulo de konveneco, li riproĉis tiujn, kiuj respektis la saĝulojn.

是故慎到弃知去己,而缘不得已。泠汰于物,以为道理。曰:"知不知,将薄知而后邻伤之者也。"溪裸无任,而笑天下之尚贤也;纵脱无行,而非天下之大圣。

Laŭ lia opinio la tranĉado aŭ pritondado devas esti farata laŭ la ŝanĝiĝoj de la cirkonstancoj; la pravo kaj la malpravo povas esti ignorataj, kondiĉe ke la homa fizika elĉerpiĝo estu evitebla. Li ne uzis la inteligentecon kaj takton, nek esploris la kaŭzojn kaj la sekvojn. Li nur staris tie aparte, senmove. Jen kion li rekomendis: Puŝu lin, kaj li ekpaŝos; trenu lin, kaj li antaŭeniĝos; li moviĝadu aŭ kiel kirlovento, aŭ kiel plumo, kiu flosas en la aero, aŭ kiel muelŝtono, kiu turniĝas; li penu esti senkulpa kiel en sia aktiveco, tiel ankaŭ en sia pasiveco, por eviti nenian mallaŭdon. Tiamaniere li povus esti neniel riproĉata.

椎拍輐断,与物宛转;舍是与非,苟可以免。不师知虑,不知前后,魏然而已矣。推而后行,曳而后往。若飘风之还,若羽之旋,若磨石之隧,全而无非,动静无过,未尝有罪。

Kial do tiel? La respondo estas, ke ĉiu, kiu havas nenian konscion pri la famo, neniel povas kaŭzi al si malfeliĉon per starigo de monumento al si, nek embarasi sin per uzo de inteligento kaj etaj artifikoj. Ĉio, kion li faras, estas konforma al la racio kaj logiko, tial li, kiel homo indiferenta por la honoro, povas ricevi neniajn laŭdojn, nek mallaŭdojn dum sia vivo. Oni diras: "Por atingi la staton de indiferenteco, oni ne bezonas esti saĝulo. Peco da argilo neniam devias de la Taŭo." La tiutempaj elitoj ofte kolektiĝis kaj mokis Shen Dao, dirante: "Lia doktrino estas kreita por la mortintoj, ne por la vivantoj, tial ĝi estas rigardata pli kiel stranga, ol kiel natura."

是何故?夫无知之物,无建己之患,无用知之累,动静不离于理,是以终身无誉。故曰:"至于若无知之物而已,无用圣贤,夫块不失道。"豪杰相与笑之曰:"慎到之道,非生人之行,而至死人之理,适得怪焉。"

Ankaŭ Tian Pian havis la saman ideologian tendencon. Li sekvis la skolon de Peng Meng, kiu donadis al li senvortajn lecionojn. La instruisto kaj la studento instruis kaj lernis per interkompreno. La instruisto de Peng Meng diris: "En la antikveco la personoj, kiuj vere komprenis la Taŭon, estis tiuj, kiuj atingis la staton ricevi nek laŭdojn, nek mallaŭdojn. Ĝi estas kiel rapida ekblovo de vento, kiu pasas lasante neniajn postesignojn. Kiel do oni povus esprimii ĝin per paroloj?" Ĉar la opinioj de Tian Pian kaj Peng Meng estis kontraŭ la komunaj deziroj de la popolo, ili altiris nenies atenton. Tio, kion ili nomis Taŭo, ne estis la vera Taŭo. En efektiveco neniu el la tri, Peng Meng, Tian Pian kaj Shan Dao, komprenis la Taŭon, kvankam ili devis kapti ion pri ĝi.

田骈亦然,学于彭蒙,得不教焉。彭蒙之师曰:"古之道人,至于莫之是、莫之非而已矣。其风域然,恶可而言。"常反人,不见观,而不免于腕断。其所谓道非道,而所言之韪不免于非。彭蒙、田骈、慎到不知道。虽然,概乎皆尝有闻者也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin