Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §16-20

(GMT+08:00) 2019-04-12 08:20:54     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

16.

Por konkuri pri favoro kaj profito, ne estu antaŭe de aliaj;

por fari al vi virton kaj akiri meritojn, ne estu malantaŭe de aliaj.

Ĝuante la vivon, ne postulu pli ol kiom decas al via rango kaj situacio;

kulturante la moralan karakteron, ne ĉesu antaŭ ol via plej granda penado estas farita.

宠利毋居人前,德业毋落人后,受享毋逾分外,修持毋减分中。

17.

En la kondutado kontraŭ aliaj, montri sin cedema estas maniero plej prudenta,

ĉar retroiri unu paŝon estas fari preparon por sia posta antaŭeniro.

Trakti aliajn indulgeme estas parto de sia propra feliĉo,

ĉar profitigante aliajn oni metas la fundamenton por sia estonta profito.

处世让一步为高,退步即进步的张本;待人宽一分是福,利人实利己的根基。

18.

Kiel ajn granda estas la merito,

aroganteco ĝin nuligos;

kiel ajn nepardonebla estas la krimo,

pento ĝin kompensos.

盖世功劳,当不得一个矜字;弥天罪过,当不得一个悔字。

19.

Akirinte bonan reputacion kaj atinginte altan moralecon,

vi devas dividi ilin kun aliaj anstataŭ gardi ilin nur por via egoisma posedo;

tiamaniere vi povos forteni vin de estontaj danĝeroj.

Ne ĉiujn hontindaĵojn kaj malbonan reputacion vi devas forpuŝi sur aliajn,

sed parton el ili vi atribuu al vi mem;

tiamaniere vi povos kaŝi viajn talentojn kaj plialtigi vian virton.

完名美节,不宜独任,分些与人,可以远害全身;辱行污名,不宜全推,引些归己,可以韬光养德。

20.

Kion ajn mi faras, mi devas lasi parton neplenumita,

tiam la Kreinto ne envios min,

nek la fantomoj kaj spiritoj faros malutilon al mi.

Se, dum la kulturado de mia morala karaktero,

mi strebus al la plena perfekteco,

kaj, dum mia penado akiri al mi meritojn kaj honoron,

mi direktus min rekte al la plejsupro,

tiam, eĉ se mi ne elvokus ian internan malfeliĉon,

mi certe kaŭzus al mi eksteran katastrofon.

事事留个有余不尽的意思,便造物不能忌我,鬼神不能损我。若业必求满,功必求盈者,不生内变,必招外忧。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin