Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §20-25

(GMT+08:00) 2019-04-15 08:37:41     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

20.

Kion ajn mi faras, mi devas lasi parton neplenumita,

tiam la Kreinto ne envios min,

nek la fantomoj kaj spiritoj faros malutilon al mi.

Se, dum la kulturado de mia morala karaktero,

mi strebus al la plena perfekteco,

kaj, dum mia penado akiri al mi meritojn kaj honoron,

mi direktus min rekte al la plejsupro,

tiam, eĉ se mi ne elvokus ian internan malfeliĉon,

mi certe kaŭzus al mi eksteran katastrofon.

事事留个有余不尽的意思,便造物不能忌我,鬼神不能损我。若业必求满,功必求盈者,不生内变,必招外忧。

21.

Oni devas havi veran kredon en la hejmo

kaj verajn kondutregulojn en la ĉiutaga vivo.

Se oni kondutas sincere kaj afable, kun rideta mieno kaj ĝentilaj vortoj,

tiam estos nenia malkonkordo kaj fremdeco inter la familianoj,

kaj iliaj interesoj plene akordos.

Tio estos miloble pli bona, ol sidi en meditado kiel la budhano,

aŭ ol praktiki spirekzercon kaj memobservon de la konscienco.

家庭有个真佛,日用有种真道,人能诚心和气,愉色婉言,使父母兄弟间,形骸两释,意气交流,胜于调息观心万倍矣!

22.

Tiu, kiu estas moviĝema,

povas esti kiel fulmo trakuranta nubojn, aŭ kiel kandela flamo flagranta en la vento.

Tiu, kiu estas kvietema,

povas esti kiel mortinta cindro aŭ sekiĝinta arbo.

La esenco de la Taŭo kuŝas en tio, ke en moveco estu trovita senmoveco,

kaj en la senmoveco estu moveco.

Moveco kaj senmoveco estas en harmonio unu kun la alia,

tiel same kiel milvo traflugas nubojn lante flosantajn,

aŭ kiel fiŝo saltas super la kvietan akvon de lageto.

好动者云电风灯,嗜寂者死灰槁木。须定云止水中,有鸢飞鱼跃气象,才是有道的心体。

23.

Riproĉante iun pri liaj kulpoj, ne estu tro severa kontraŭ li:

vi devas konsideri lian ofendiĝemon.

Admonante iun korekti sian konduton, ne donu al li tro altan celon:

vi devas konsideri lian kapablon ĝin atingi.

攻人之恶毋太严,要思其堪受;教人以善毋过高,当使其可从。

24.

Nenio estas pli malpura ol la larvo en sterko,

sed ĝi povas turniĝi en cikadon,

kiu trinkas la puran aŭtunan roson.

Putra herbo ne havas brilon,

sed ĝi povas doni vivon al lampiro,

kiu eligas ek-ek-brilojn en someraj noktoj.

El tio ni do povas ekscii:

puraĵoj povas estiĝi el malpuraĵoj,

kaj brileco ofte venas el la mallumo.

粪虫至秽变为蝉,而饮露于秋风;腐草无光化为萤,而耀采于夏月。故知洁常自污出,明每从暗生也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin