Sunfloroj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-15 11:20:22     Redaktoro:Li

Sunfloroj

Verkis Zhang Kangkang

Tradukis Vejdo

Kiam ni malsupreniris de la monto Tianshan, jam estis vesperkrepusko, sed la sunlumo estis ankoraŭ ardanta kaj brile okulfrapa. De malproksime ni jam rigardis tiun vastan maron da sunfloroj, kiel tumulte flugantaj birdegoj kun orflavaj plumoj ĉe la horizonto.

Nia aŭto alproksimiĝis iom post iom. Ni kaj ekzaltiĝis kaj ekscitiĝis. Tiam ni ekmemoris pri Van Gogh. Amiko petis, ke ni haltu por fari fotojn kun la fono de tiel belaj kaj kolorriĉaj sunfloroj, kaj ke ni pozu kiel sunfloroj.

Tiumomente la sekreto subite malkaŝiĝis.

La suno subiris okcidenten. La sunradioj restis sur la maldekstra flanko de la ŝoseo la tutan posttagmezon, lasante sufiĉan tempon al tiu vastejo da sunfloroj por ŝanĝi sian direkton. Se la sunfloroj vere havas la karakterizaĵon turni sin al la suno, ili povas praktiki la turniĝon en ĝusta tempo. Tamen tiu vastejo da sunfloroj apatie senmoviĝis, obstine direktis sin orienten kun klinita kapo kaj frontis per sia multetavola verda disko la sunon oblikve pendantan en la okcidento. Ilia pozo, komparante kun tiu en antaŭtagmezo, neniom variis. Ili eĉ ne havis iom da intenco turni sin al la suno. Iliaj dikaj tigoj rekte staris kaj ili rifuzis la kison de la suno per siaj pezaj kapmalantaŭoj.

Kiam vesperkrepusko preme alproksimiĝis, la dorsoj de la orflavaj petaloj estis prilumitaj travideble sub la suno kaj emanis brilon de pura oro. Kvazaŭ sennombraj flavaj flagetoj flirtantaj en la vento, ili prezentis leviĝantan orlumon super la vastejo de la sunfloroj. Ĉu ĝi preferas renkonti la venton ol la sunon?

Aĥ, tiuj ĉi estas la sunfloroj, kiuj frontas la sunon per sia dorso.

Vi povas longe iri tien kaj tien inter tiuj sunfloroj, karesi iliajn silkecajn kaj humidetajn petalojn, skueti iliajn vilajn kaj helverdajn tigojn, suprenrigardi la plenpufajn brunflavajn sem-diskojn sur branĉoj, kaj senĉese iri ronde ĉirkaŭ ili. Frotante viajn okulojn, vi fojrefoje pririgardas la sunon kaj naskas la dubon: ĉu tiuj sunfloroj, kiujn oni bone konas, aspektas kiel monstra mensogo?

Ĉu ĉiuj sunfloroj tra la mondo entute ne havas la karakterizaĵon sin turni al la suno aŭ tiuj ĉe la piedo de la monto Tianshan subite ŝanĝas sian genetikan genon kaj fariĝas ribelema modelo?

Ĉu eble la sunlumo ne havas sufiĉan lumecon aŭ malfortan altirforton? Sed vi vere ne povas malfermi viajn okulojn kontraŭ la sunlumo.

Ĉu la grundo estas tro sterila, ke ili havas sufiĉan forton por iom turniĝi? Sed ili ĉiuj kreskas fortike kiel arboj.

Eble tiuj maturaj sunflorsemoj tro pezas, t.e. iliaj diskoj aŭ cerboj pleniĝas je tiel multe da umoj, ke ili ne plu blinde obeas, ĉu? Sed ili ŝajnas ankoraŭ junaj, iliaj petaloj vigle vibras kaj facile ĉirkaŭrigardas kun levita kapo, tute en la maniero de prospero kaj ĝojo. Kiam ili staras kun la dorso al la suno, ili tenas sian kapon orgojle levita, sen iom da flatemo kaj humileco.

Do, ili certe estas speciala specio enkondukita de fremdlando, kaj post nutrado de la neĝakvo de la monto Tianshan fariĝis la alia subspecio disde la sunfloroj. Kiam vi dentfendas pure bongustajn semojn de tiuj sunfloroj, ĉu vi povas fari distingon inter ili?

Pro tio vi eble divenas kaprice, ke la sunfloroj starantaj solaj, kiujn vi vidis antaŭe, tre bezonas flate sin adapti al la sunlumo por forpeli sian solecon, kaj preni ĝin kiel sian kunulon aŭ kredon. Do, kio pri grupo da sunfloroj? Kiam ili kuniĝas en grupon, ili brave levas sian kapon, manon ĉe mano.

Ili estas kolektivo, kiu ne plu mallevas la kapon. Kiam vi fiksrigardas ilin refoje, vi trovas, ke neniu el tiu vastejo da sunfloroj, eĉ maldika aŭ malalta, ĉe ajna angulo aŭ rando de la vastejo, kaŝeme turnas sian vizaĝon al la sunlumo. Ili ĉiam tenas sin en impona stara pozo ĝis la suno leviĝos denove morgaŭ, aŭ ĝis iliaj vizier-petaloj velkos kaj flirte falos, aŭ ĝis ili estos falĉitaj per serpo.

Finfine, kiam ilia kapo peze falos sur la teron, venos la tagoj de vera maturiĝo de iliaj semoj en la disko.

Tamen vi vole nevole turnas vian dorson al ili kaj denove ekvojaĝas en la vesperkrepuska sunlumo.

Tiu vastejo da sunfloroj, kiuj frontas la sunon per sia dorso, tiamaniere kontraŭlume, lasas siajn rektestarajn kaj malklarajn dorsfigurojn en via fotalbumo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin