Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §36-40

(GMT+08:00) 2019-04-23 11:13:01     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

36

En kondutado kontraŭ malnoblulo

la malfacilo kuŝas ne en troa severeco,

sed en sindeteno de malamo al li.

En kondutado kontraŭ altranga noblulo

la malfacilo kuŝas ne en respekta sinteno,

sed en konformigo de la respekto al la deco.

待小人不难于严,而难于不恶;待君子不难于恭,而难于有礼。

37.

Estas pli bone, ke oni konservu la simplecon de sia naturo

kaj evitu artifikecon kaj ruzecon,

ĉar per tio oni lasos ian puran influon al la mondo.

Estas pli bone ankaŭ, ke oni turnu la dorson al luksa vivo

kaj trovu plezuron en la simpleco kaj kvieteco,

ĉar per tio oni lasos belan nomon al la mondo.

宁守浑噩而黜聪明,留些正气还天地;宁谢纷华而甘淡泊,遗个清名在乾坤。

38.

Por konkeri la demonojn, kiuj venenas viajn pensojn,

vi devas antaŭ ĉio konkeri la perversecon en via koro.

Se vi estos tion farinta,

la demonoj timtremos kaj vin obeos.

Por bridi malmoderajn tendencojn,

vi devas antaŭ ĉio regi vian impulsiĝemon.

Se via koro estos en trankvilo kaj via vivo en harmonio,

la eksteraj elementoj maltrankviligaj ne plu eniĝos en vian naturon.

降魔者先降其心,心伏则群魔退听;驭横者先驭其气,气平则外横不侵。

39.

Instrui junajn estas kiel eduki knabinojn en buduaro:

plej grave estas instrui al ili, kiel dece teni la ĉiutagan vivon hejme

kaj kiel esti saĝa en amikiĝo kun aliaj ekstere.

Kontaktiĝi kun aĉulo estas kiel semi malbonan semon en bona kampo —

tiuokaze oni neniam rikoltos bonan grenon.

教弟子如养闺女,最要严出入,谨交游。若一接近匪人,是清净田中下一不净的种子,便终身难植嘉苗矣。

40.

Kiam vi havas ian deziron,

ne facilanime ĝin plenumi nur pro oportuneco;

se vi tiel agos, vi falos en profundan abismon.

Kiam vi serĉas la veron,

ne faru eĉ la plej malgrandan retroiron pro malfacilo;

se vi tiel agos, vi apartigos vin je mil montoj for de la celo serĉata.

欲路上事,毋乐其便而姑为染指,一染指便深入万仞;理路上事,毋惮其难而稍为退步,一退步便远隔千山。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin