Lirikaj poemoj
Kantoj de la Sudo de Zhou
El La Libro de Poezio
Esperantigita de Wang Dayou
§004
Kurba arbo*
En la sudo kreskas kurba arbo,
Sur kiu grimpas sarmentoj.
Gajmiena estas la sinjoro edziĝanta,
Kies vizaĝo radias de ĝojego.
En la sudo kreskas kurba arbo,
Kiu estas kovrita de sarmentoj.
Gajmiena estas la sinjoro edziĝanta,
Kies vangoj radias de ĝojego.
En la sudo kreskas kurba arbo,
Ĉirkaŭ kiu volviĝas sarmentoj.
Gajmiena estas la sinjoro edziĝanta,
Kies mieno radias de perfekta feliĉo.
*La edziĝanta sinjoro estas komparata kun arbo kaj lia edzino kun sarmentoj, kiuj grimpas aŭ ĉirkaŭvolvas la arbon.
004樛木
南有樛木,葛藟累之。
乐只君子,福履绥之。
南有樛木,葛藟荒之。
乐只君子,福履将之。
南有樛木,葛藟萦之。
乐只君子,福履成之。
§005
Lokustoj*
La lokustoj en la aero
Flugas en amaso bruanta.
Estu viaj karaj idaroj
En abundeco kaj prospero!
La ĉirpolokustoj en la aero
Flugas en amaso zumanta.
Estu viaj karaj idaroj
En senĉesa reproduktiĝado!
La ĉirpolokustoj en la aero
Flugas en amaso svarmanta.
Estu viaj karaj idaroj
Ĉiam kaj eterne en harmonio!
*Tiu ĉi poemo estas beno donata al grandnombra familio.
005螽斯
螽斯羽,诜诜兮。
宜尔子孙,振振兮。
螽斯羽,薨薨兮。
宜尔子孙,绳绳兮。
螽斯羽,揖揖兮。
宜尔子孙,蛰蛰兮。
§006
Persikarbo*
Jen floranta persikarbo eleganta,
Kiel brilkolora estas ĝia floraro!
La knabino nun edziniĝas,
Kaj ŝi portos feliĉon al la edzo kaj la familio.
Jen floranta persikarbo eleganta,
Kiel riĉega estas ĝia fruktaro!
La knabino nun edziniĝas,
Kaj ŝi portos ĝojon al la edzo kaj la familio.
Jen floranta persikarbo eleganta,
Kiel densa estas ĝia foliaro!
La knabino nun edziniĝas,
kaj ŝi vivos harmonie en sia nova hejmo.
*Dum la dinastio Zhou (1121—255 a.K) oni geedziĝis en printempo kiam la persikarbo estis en florado. Tiu ĉi poemo estas la unua nupta kanto en la ĉina historio, en kiu la beleco de la novedzino kaj la feliĉo de la familio estas komparataj kun la brilkoloreco de persikfloroj kaj la fruktoriĉeco kaj la foliodenseco de la persikarbo.
006桃夭
桃之夭夭,灼灼其华。
之子于归,宜其室家。
桃之夭夭,有蕡其实。
之子于归,宜其家室。
桃之夭夭,其叶蓁蓁。
之子于归,宜其家人。