Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §61-65

(GMT+08:00) 2019-06-09 11:42:29     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

61.

Klerulo devas havi ne nur diligentemon

sed ankaŭ elegantajn gustojn.

Se li konstante bridus siajn pensojn kaj agojn per rigoreco,

tiam li, kiu estus kvazaŭ en kadukeco de severa malfrua aŭtuno,

estus tute senigita je printempa vigleco.

Kiel do li povus tiuokaze helpi prosperigi la universon?

学者有段兢业的心思,又要有段潇洒的趣味。若一味敛束清苦,是有秋杀无春生,何以发育万物?

62.

La vere honesta homo ne penas akiri al si reputacion de honestulo;

nur la avidulo avidas tian reputacion.

La vere granda lertulo ne uzas artifikojn;

nur mallertulo faras tian uzon por kaŝi sian mallertecon.

真廉无廉名,立名者正所以为贪;大巧无巧术,用术者乃所以为拙。

63

La ĉji*-vazo renversiĝas tiam,

kiam ĝi estas plenigita per akvo.

La argila ŝparmonujo restas nedifektita tiam,

kiam ĝi ne estas plenigita per mono.

Tial, la noblulo preferas senagadon** al konkurado,

kaj nekompletecon al plena kompleteco.

*Ĉji-vazo: vazo uzata por teni akvon en la antikva Ĉinio. Kiam ĝi estis malplena, ĝi kliniĝis, kaj kiam ĝi estis ĝisrande plenigita per akvo, ĝi tuj renversiĝis. Nur kiam ĝi estis duone aŭ preskaŭ plena de akvo, ĝi povis stari vertikale kaj stabile. Jen kial ĝi estis destinita por esti metita ĉe la dekstra flanko de imperiestro en la antikveco, por averti lin kontraŭ memkontenteco.

**Senagado: la "senagado" estas unu el la plej gravaj nocioj en la filozofio de Laŭzi, kiu signifas fari nenian agon kontraŭan al la naturo. Laŭ Laŭzi ĉiu afero en la universo devas disvolviĝi laŭ la leĝoj de sia propra naturo sen interveno de eksteraj volo kaj forto, kaj tial oni devas en sia vivo kaj siaj sociaj aktivecoj lasi la aferojn sekvi sian naturan vojon de disvolviĝo sen homa interveno kaj fari nenion nenecesan, nek agi senbride aŭ altrude, kaj nur tiu, kiu profunde komprenas la signifon de "senagado" kaj sekvas la leĝojn de la naturo, povas atingi plenan sukceson kaj tiel proksimiĝi al la Taŭo.

欹器以满覆,扑满以空全。故君子宁居无不居有,宁处缺不处完。

64.

Tiu, kiu ne plene forigas el si la radikojn de famo kaj riĉeco,

eĉ se li malŝatas grandegan riĉecon kaj prefere vivas simplan vivon,

finfine ne povos esti libera de la monda vulgareco.

Tiu, kiu ne plene forigas el sia naturo ĉiajn malbonajn influojn eksterajn,

eĉ se liaj bonfaroj etendiĝas al la tuta mondo kaj meritos dankojn dum dek mil generacioj,

finfine pruviĝos ne pli ol faranto de artifikaj gestoj vanaj.

名根未拔者,纵轻千乘甘一瓢,总堕尘情;客气未融者,虽泽四海利万世,终为剩技。

65.

Se homo havas pensojn helajn kaj klarajn

lia koro estas brila kiel taglumo eĉ tiam,

kiam li estas en malluma loko.

Sed se liaj pensoj ne estas helaj, nek klaraj,

lia koro estas obsedata de malbonaj spiritoj eĉ tiam,

kiam li estas en la sunlumo.

心体光明,暗室中有青天;念头暗昧,白日下有厉鬼。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin