Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §66-70

(GMT+08:00) 2019-06-10 13:04:17     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

66.

Oni scias, ke famo kaj rango alportas feliĉon al homoj,

sed oni ne scias, ke la plej feliĉaj homoj estas tiuj, kiuj havas nek famon, nek rangon.

Oni scias, ke malsato kaj malvarmo estas la kaŭzo de maltrankvilo,

sed oni ne scias, ke ekzistas la kaŭzo de alia maltrankvilo eĉ pli granda.

人知名位为乐,不知无名无位之乐为最真;人知饥寒为忧,不知不饥不寒之忧为更甚。

67.

Se homo faras malbonon kaj timas, ke aliaj ĝin ekscios,

tio montras, ke malgraŭ sia malbonfaremo li tamen havas konsciencon.

Se homo faras bonon kaj deziregas, ke aliaj ĝin eksciu,

tio montras, ke en lia bonfaremo kaŝiĝas emo al malbono.

为恶而畏人知,恶中犹有善路;为善而急人知,善处即是恶根。

68.

La volo de la Sinjoro de Ĉielo, kiu regas la universon, estas nesondebla.

Iafoje ĝi igas homon barakti kontraŭ malfeliĉo,

alifoje ĝi donas al li favorajn cirkonstancojn.

Tio montras, ke Ĉielo havas la potencon krei aŭ rompi heroojn kaj elstarulojn.

Se noblulo povas elteni portempan malsukceson, kiun li suferas,

kaj se li tenas en la menso la eblan alproksimiĝon de danĝero en tempoj de sekureco,

tiam eĉ la Sinjoro de Ĉielo estas senpova kontraŭ li.

天之机缄不测,抑而伸,伸而抑,皆是播弄英雄,颠倒豪杰处。君子只是逆来顺受,居安思危,天亦无所用其伎俩矣。

69.

Kolerema homo estas kiel arda flamo;

kion ajn li renkontas, tion li kvazaŭ volas ekbruligi.

Homo sen bonfaremo estas kiel malvarma glacio;

kion ajn li renkontas, al tio li volas kruele fari malutilon.

Homo obstina kaj rigida estas kiel stagnanta akvo aŭ putra ligno,

kiu jam perdis la tutan vivoforton;

kion ajn li faras, li trovas neebla akiri al si meritojn kaj daŭrigi sian feliĉon.

躁性者火炽,遇物则焚;寡恩者冰清,逢物必杀;凝滞固执者,如死水腐木,生机已绝,俱难建功业而延福祉。

70.

Feliĉo ne estas serĉebla;

nur konservante en si la bonan humoron,

oni povas alvoki ĝin al si.

Malfeliĉo ne estas evitebla;

nur forigante el si ĉiajn intencojn malutili aliajn,

oni povas forteni sin de ĝi.

福不可徼,养喜神以为召福之本;祸不可避,去杀机以为远祸之方。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin