Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §71-75

(GMT+08:00) 2019-06-13 13:06:48     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

71.

Se el dek diroj naŭ estas ĝustaj,

oni ne nepre laŭdos vin kiel geniulon;

kontraŭe, oni ĵetos mallaŭdojn sur vin nur pro la diro malĝusta.

Se vi faras dek planojn kaj naŭ el ili sukcesas,

oni ne nepre laŭdos vin pro via sagaco;

kontraŭe, oni ĵetos riproĉojn sur vin nur pro la plano malsukcesa.

Jen kial la noblulo gardas sian silenton kaj evitas facilanimajn agojn,

kaj preferas ŝajni stulta ol saĝa.

十语九中未必称奇,一语不中,则愆尤骈集;十谋九成未必归功,一谋不成则訾议丛兴。君子所以宁默毋躁,宁拙毋巧。

72.

Kiam estas varme, la varmo akcelas la kreskadon de ĉiuj estaĵoj;

kiam estas malvarme, la malvarmo malvigligas la vivoforton de ĉiuj estaĵoj.

Tial tiu, kiu estas malvarma en la naturo,

ricevas malmulte el sia vivoĝuo,

dum tiu, kiu estas varma en la naturo,

ĝuas abundan feliĉon kaj ricevas konstantan fluon de boneco.

天地之气,暖则生,寒则杀。故性气清冷者,受享亦凉薄。惟气和暖心之人,其福亦厚,其泽亦长。

73.

La vojo de la Ĉiela justeco estas larĝa;

se via koro estos inklina, eĉ nur iomete, sekvi tiun vojon,

tiam vi trovos vin pli grandanima kaj optimisma.

La vojo de la homa deziro estas mallarĝa;

se vi iam riskos ekiri sur ĝin,

tuj vi vidos nenion alian ol dornajn arbetaĵojn kaj koton antaŭ vi.

天理路上甚宽,稍游心,胸中便觉广大宏朗;人欲路上甚窄,才寄迹,眼前俱是荆棘泥涂。

74.

Ripetada sinhardado per alterno de ĝojo kaj malĝojo ebligas al homo ĝui longedaŭran feliĉon.

Ripetadaj esploroj kaj kontroloj en la procezo de dubo al kredo kaj de kredo al dubo ebligas al homo akiri verajn sciojn.

一苦一乐相磨练,练极而成福者,其福始久:一疑一信相参勘,勘极而成知者,其知始真。

75.

La homa koro devas esti libera de ĉiaj materialaj deziroj,

por ke ĝi povu esti loĝata de justeco kaj honesteco;

la homa koro devas esti plena de justeco kaj honesteco,

por ke neniaj materialaj deziroj povu ĝin invadi.

心不可不虚,虚则义理来居;心不可不实,实则物欲不入。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin