Korinklino al blanka papilio (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-06-21 15:01:46     Redaktoro:Xiong

 

Korinklino al blanka papilio

 

Verkis Liu Baiyu

Tradukis Vejdo

 

La printempo jam atingas sian kulminon, sed la nordo spertas alterne ventojn kaj pluvojn kaj ankoraŭ sentiĝas malvarmo kiel ĉe printempa komenco. Tuj post blovado de kor-varmiga printempa vento sekvas malvarma pluvo. Irante sur la herbejo, mi subite rimarkas apud la junverdaj herboj neĝe blankan papilion faligita de la pluvo sur la teron. Ĝi ne povas etendi siajn malsekigitajn kaj delikate tremetantajn flugilojn. Ĝi jam estas en agonio, baldaŭ pereonta. Ĝi estas tiel blanka kiel eta neĝfloko, malpeza, gracila kaj tiel kortuŝa, ke ĝi vekas kompaton.

De kie ĝi venis? Kien ĝi flugas? Ĝin mi stulte rigardas. Subite mi sentas, ke sankta kaj pura akvoguto falas sur la profundon de mia animo kaj brile blanka kaj mola lumo heligas mian animon. Klinante min, mi zorgeme pinĉas la blankan papilion kaj metas ĝin en mian manon.

Jam rigida pro frosto, tiu ĉi estaĵeto movetis sian maldikajn krurojn kaj oblikve klinas sin flanken sur mia manplato. Mi senĉese elspiras al ĝi striojn da varmo kaj ĝi iom post iom vekiĝas. Ĉu eble ĝi estis terurita de ĵusa forta ventpluvo? Tamen ĝi vere estas tro gracila kaj malforta. Jen paro da blanke vilaj kaj organdieskaj flugiloj, du nigraj antenoj etenditaj antaŭen, du nigralakaj okuletoj kaj kelkaj silkece maldikaj kruroj. Sed kion tia malforta estaĵeto elflugis por serĉi? En tiel kaprica vetero, jen serena jen nebula, ĝi, kiel serĉanto, montras tiom da neordinara kuraĝo kiom oni ne povas imagi.

Ĝi reviviĝas kaj mi sentas senliman ĝojon.

Tiam vento kaj pluvo jam formortis. La brila lumo de la suno plenigas la kosmon kaj la homan mondon. Ĉio aspektas tiel kristale kaj tiel rebrile. Folioj turniĝas de junverdeco al malhelverdeco kaj la herbejo plenas je floretoj grandaj kiel rizgrajnoj. Mi metas la papilion sur sunplenan folion kaj ekpaŝas al la herbejo. Tamen mia animo estas krianta, komence de malproksime, tre malproksime... Mi supozas, ke alvenas vento kaj pluvo el la ĉielo, kaj poste mi konscias, ke la vento kaj pluvo troviĝas ĝuste en mia korfundo. Kial mi ignore forlasas unu estaĵon? ... Sekve mi turnas min kaj reiras, iras denove al la antikva arbego kun foli-riĉa krono. Mi neniel imagas, ke la blanka papilio lante rampas sur la folio! Mi ne ĝin ĝenas kaj mi nur silente ĝin observas. La sunlumo eligas pale ruĝetan koloron kaj brulas sur tiu folio, alportante fajron, varmon, lumon kaj vivon. Pluvgutoj estas sekigitaj en la sunlumo kaj tiu folio fariĝas travidebla kaj klara, kiel verda glaco.

Mia bela blanka papilio! Mia kuraĝa blanka papilio! Ĝi faras kelkajn provojn, finfine levas sin kun elano, flugas svingante la flugilojn, vivece kaj lerte dance flirtas ĉirkaŭ mi dum longa tempo, flugas malrapide al la pure lavita ĉielo, malproksimen kaj malproksimen, ĝis ĝi malaperas senspure.

Tiam printempa riverfluoj leĝere ondetis en mia koro. Kiam la blanka papilio sin trovis en danĝero, mi montris kompaton al ĝi, sed kiam ĝi vere soris libere kaj forflugis, mi sentis min tiom perdita kaj ĉagrena. "Ve! Ni homoj..." Mi silente fikse rigardis dum kelka momento kaj turninte min, iris al la herbejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin