Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §101-105

(GMT+08:00) 2019-07-02 08:38:21     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

101.

Kiam la menso de homo atingas la perfektan sincerecon,

li povas emocii eĉ la Ĉielon kaj la Teron:

tiam prujno povas aperi eĉ en somero*,

urbomuroj povas disfali**,

kaj diamanteca roko povas esti skulptita.

La falsema homo estas nenio alia, ol malplena ŝelo:

li perdis sian denaskan naturon,

li havas aspekton malamindan en la okuloj de aliaj,

kaj kiam li estas sola,

li hontas pro sia propra abomenindeco.

*Dum la Periodo de Militantaj Regnoj, Zou Yan, altranga regna oficisto ĉiel penis montri sian lojalecon al sia reganto la reĝo Hui de Yan-regno, kaj tamen li estis false akuzita kaj ĵetita en malliberejon. Profunde emociite de liaj lamentoj, la Ĉielo aperigis prujnon eĉ en somero, por konfirmi lian lojalecon. Ĉi tie "prujno povas aperi eĉ en somero" signifas, ke sincereco povas emocii la Ĉielon.

**Dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno estis altranga regna oficisto de Qi-regno, kiu estis nomata Qi Liang. Li mortis en batalo, kaj lia kadavro estis alportita al lia regno. Renkontante lian ĉerkon en la antaŭurbo de la Ĉefurbo de Qi, lia edzino eksplodis en ploregon, kiu daŭris dek tagojn, tiel ke la urbomuroj disfalis. Estas simila rakonto pri virino nomata Meng Jiangnü priploranta sian mortintan edzon ĉe la Granda Muro. Ĉi tie "urbomuroj povas disfali" havas la saman signifon kiel "prujno povas aperi eĉ en somero".

人心一真,便霜可飞,城可陨,金石可镂。若伪妄之人,形骸徒具,真宰已亡。对人则面目可憎,独居则形影自愧。

102.

Kiam peco de literatura verko atingas la kulminon de perfekteco,

ĝia ĉarmo kuŝas ne en tio, ke ĝi entenus ion mirindan,

sed nur en tio, ke ĝi estas skribita precize en la ĝusta maniero.

Kiam homo kulturas sian moralan karakteron ĝis la perfekteco,

li tion faras ne kun la helpo de ajna magia rimedo,

sed en la maniero lasi elmontriĝi sian puran denaskan naturon.

文章做到极处,无有他奇,只是恰好;人品做到极处,无有他异,只是本然。

103.

En tiu ĉi mondo de iluzioj ne nur la rango kaj riĉeco estas efemeraj,

sed eĉ tiuj ĉi korpoj niaj estas pruntedonitaj al ni de la Ĉielo por tre mallonga tempo.

En la regno de la Taŭo, kie la lasta spuro de la materiala mondo estas jam eliminita,

ne nur familianoj, sed ankaŭ ĉio en la universo kuniĝas kun ni en unu tuton.

Se oni nur povas travidi tiun ĉi nian mondon kaj percepti la esencon de la pura Taŭo,

oni povas preni sur sin la pezan ŝarĝon savi la mondon kaj helpi ĝian popolon, kaj ankaŭ povas forskui la materialajn katenojn de rango kaj riĉeco.

以幻境言,无论功名富贵,即肢体亦属委形;以真境言,无论父母兄弟,即万物皆吾一体。人能看得破,认得真,才可以任天下之负担,亦可脱世间之缰锁。

104.

Ĉiuj bongustaĵoj estas kiel medikamentoj,

kiuj povas putrigi la intestojn kaj la ostojn,

tial, se vi manĝos nur ĝis duonsato,

estos nenia malutilo al vi.

Ĉiuj agrablaj aferoj estas tiaj rimedoj,

kiuj difektas la korpon kaj detruas la moralan karakteron,

tial, se vi ĝuos ilin nur duonplene,

vi havos nenian motivon por posta bedaŭro.

爽口之味,皆烂肠腐骨之药,五分便无殃;快心之事,悉败身散德之媒,五分便无悔。

105.

Ne riproĉu aliajn pri iliaj kulpetoj;

ne malkaŝu alies privatajn aferojn;

ne nutru en vi malnovan rankoron kontraŭ aliaj.

Sekvante tiujn ĉi tri kondutregulojn,

vi povos kulturi vian moralan karakteron kaj eviti malutilojn.

不责人小过,不发人阴私,不念人旧恶。三者可以养德,亦可以远害。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin