Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §111-115

(GMT+08:00) 2019-07-04 08:39:55     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

111.

Neniam malobei la publikan opinion, kiu estas konforma al justeco,

alie vi hontigos vin por ĉiam.

Ne vin enmiksu tien, kie potenco estas manipulata por privataj profitoj,

alie vi makulos vin por la tuta vivo.

公平正论,不可犯手,一犯,则贻羞万世;权门私窦,不可著脚,一著,则玷污终身。

112.

Pli bone estas elvoki envion pro via honesta kondutado,

ol peni plaĉi al aliaj malaltigante vian moralecon.

Pli bone estas altiri sur vin kalumniojn detenante vin de malbonaj agoj,

ol rikolti laŭdojn sen bona kondutado.

曲意而使人喜,不若直躬而使人忌;无善而致人誉,不若无恶而致人毁。

113.

Kiam neatendita malagrablaĵo okazas inter familianoj,

oni devas esti en kvieteco anstataŭ en ekscitiĝo.

Kiam amiko eraras, oni devas sincere konsili al li ripari la eraron

anstataŭ lasi al li plu iri sian malĝustan vojon.

处父兄骨肉之变,宜从容,不宜激烈;遇朋友交游之失,宜剀切,不宜优游。

114.

Vera heroo estas tiu, kiu ne neglektas bagatelaĵojn pri moraleco,

nek faras malbonojn eĉ kaŝite for de alies vido,

nek malstreĉas siajn penojn eĉ sieĝate de ŝajne nevenkeblaj malfacilaĵoj.

小处不渗漏,暗处不欺隐,末路不怠荒,才是个真正英雄。

115.

Momento da vera amikeco estas neakirebla per abundo da oro,

sed komplezo montrita per simpla regalo povas rikolti dumvivan dankemon.

La amo, eĉ ardigita ĝis ekstremeco, iafoje povas veki malamon,

dum tre eta afableco povas turni rankoron en ĝojon.

千金难结一时之欢,一饭竟致终身之感。盖爱重反为仇,薄极反成喜也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin