Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §121-125

(GMT+08:00) 2019-07-10 10:26:56     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

121.

Estas necese uzi taktajn metodojn por helpi al iu venki siajn mankojn.

Se vi uzas malkaŝan kaj bruan metodon, vi efektive uzas viajn proprajn malfortaĵojn por ataki la liajn.

Estas necese uzi subtilajn metodojn por reformi obstinulon.

Se vi simple koleriĝas kaj lin abomenas,

vi efektive uzas vian obstinecon por pliobstinigi lin.

人之短处,要曲为弥缝,如暴而扬之,是以短攻短;人有顽固,要善为化诲,如忿而嫉之,是以顽济顽。

122.

Renkontante homon kaŝeman kaj malparoleman, ne elverŝu vian koron al li.

Renkontante homon arogantan kaj ofendiĝeman, estu singarda pri viaj paroloj.

遇沉沉不语之士,且莫输心;见悻悻自好之人,应须防口。

123.

Kiam via menso estas konfuzita,

vi devas scii kolekti viajn senordajn pensojn.

Sed se tiu ĉi peno ne efikos,

vi devos scii malstreĉi vian pensadon.

Alie via konfuzo pligraviĝos je mensa nestabileco.

念头昏散处,要知提醒;念头吃紧时,要知放下。不然恐去昏昏之病,又来憧憧之扰矣。

124.

Klara, senpluva ĉielo povas subite kovriĝi de nigraj nuboj kun fulmoj kaj tondroj.

Ĉielo plena de forta vento kaj abunda pluvo povas subite ŝanĝiĝi en belan vidaĵon en serena lunlumo.

Ĉu la movoj de la naturo iafoje povus ĉesi eĉ por momento?

Ĉu eĉ iometo da esenco de la universo iafoje povus esti blokita?

Jen kia estas ankaŭ la homa naturo.

霁日青天,倏变为迅雷震电;疾风怒雨,倏转为朗月晴空。气机何尝一毫凝滞,太虚何尝一毫障蔽,人之心体亦当如是。

125.

Iuj tro malfrue konscias sian egoismon kaj siajn materialajn dezirojn,

sekve ili ne povis venki sian egoismon kaj subpremi siajn materialajn dezirojn.

Aliaj, kvankam sufiĉe frue konscias sian egoismon kaj siajn materialajn dezirojn,

tamen malsukcesas rezisti al la tentoj materialaj kaj karnaj.

Tial ni povas diri, ke la povo de tia konscio estas kiel perlo, dank' al kies brilo ni povas vidi la demonojn en nia koro,

kaj ke la volforto estas akra glavo, per kiu ni povas forpeli tiujn samajn demonojn.

Ni ja neniel devas lasi malfortiĝi tian nian konscion, nek nian volforton.

胜私制欲之功,有曰识不早力不易者,有曰识得破忍不过者。盖识是一颗照魔的明珠,力是一把斩魔的慧剑,两不可少也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin