Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §141-145

(GMT+08:00) 2019-07-16 10:59:33     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

141.

Vi povas porti kulpojn kune kun aliaj,

sed vi ne devas dividi kun aliaj la gloron pri meritoj,

ĉar dividi la gloron kun aliaj kondukus al reciproka enviado.

Oni povas sperti suferojn kune kun aliaj,

sed ne devas dividi kun aliaj komfortecon kaj feliĉon;

ĉar dividi komfortecon kaj feliĉon kun aliaj kondukus al reciproka malamikeco.

当与人同过,不当与人同功,同功则相忌;可与人共患难,不可与人共安乐,安乐则相仇。

142.

Nobla klerulo, kiu estas malriĉa, ne povas doni materialan helpon al aliaj.

Sed kiam li renkontas personon, kiu estas en konfuziteco kaj perdis la vojon en la vivo,

li devas diri la ĝustajn vortojn por malfermi liajn okulojn al la vero.

Kaj kiam li renkontas personon, kiu baraktas en grandaj malfaciloj,

li devas diri la ĝustajn vortojn por mildigi liajn malfacilojn.

Ankaŭ tio estas senlima bonfaro.

士君子贫不能济物者,遇人痴迷处,出一言提醒之,遇人急难处,出一言解救之,亦是无量功德。

143.

Kiam oni estas malsata, oni iras serĉi helpon ĉe aliaj.

Kiam oni havas plenan stomakon, oni foriras de aliaj.

Kiam oni renkontas homon potencan kaj riĉan,

oni ĵetas sin al liaj piedoj.

Kiam oni renkontas homon en mizero,

oni lin malŝate evitas. —

Jen la komunaj difektoj de la homa naturo.

饥则附,饱则飏,燠则趋,寒则弃,人情通患也。

144.

La noblulo devas rigardi ĉion per okulo malvarma kaj klara

kaj ne facile elmontri sian naturon malkaŝeman en ĉia okazo.

君子宜净拭冷眼,慎勿轻动刚肠。

145.

Virto kreskas kun grandanimeco;

grandanimeco kreskas kun la pliiĝo de homaj scioj.

Tial, se vi deziras plialtigi vian virton,

vi devas fari vin pli grandanima kaj, por fari vin tia,

vi ne povas ne pliigi viajn sciojn.

德随量进,量由识长。故欲厚其德,不可不弘其量;欲弘其量,不可不大其识。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin