Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §161-165

(GMT+08:00) 2019-07-26 16:16:20     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

161.

La vero estas io, kion ĉiu devas serĉi.

Homoj diferencas inter si kaj bezonas malsamajn gvidojn al la vero.

Studado estas por ni kiel ĉiutaga hejma manĝo.

Homo, kiu serĉas sciojn, devas observi ĉiun ŝanĝon ĉirkaŭ si, kiu konstante okazas, por teni sin ĉiam en akordo kun la aktualaj cirkonstancoj.

道是一重公众物事,当随人而接引;学是一个寻常家饭,当随事而警惕。

162.

Tiu, kiu havas fidon al aliaj,

nepre agu kontraŭ ili kun sincereco,

eĉ se aliaj povas ne ĉiuj esti sinceraj.

Tiu, kiu suspektas aliajn,

jam agas kontraŭ ili kun malsincereco,

eĉ se aliaj povas ne ĉiuj esti malsinceraj.

信人者,人未必尽诚,己则独诚矣;疑人者,人未必皆诈,己则先诈矣。

163.

Homo grandanima estas kiel printempa zefiro,

kiu karese revarmigas kaj vigligas ĉiujn estaĵojn.

Homo enviema estas kiel malvarma neĝoŝtormo,

kiu kruele velkigas kaj eĉ detruas ĉiujn estaĵojn.

念头宽厚的,如春风煦育,万物遭之而生;念头忌刻的,如朔雪阴凝,万物遭之而死。

164.

La utilo de bonaj agoj ne povas esti tuj evidenta;

ĝia frukto estas kiel herbokovrita melono, kiu kreskas nerimarkate.

La sekvo de malbonaj agoj ne povas esti klara en la komenco;

ĝi estas kiel printempa neĝo en la korto, kies malapero estas malrapida kaj apenaŭ rimarkebla.

为善不见其益,如草里冬瓜,自应暗长;为恶不见其损,如庭前春雪,当必潜消。

165.

Renkontiĝante kun malnova amiko, vi devas montri al li sentojn pli varmajn, ol antaŭe.

Traktante aferojn sekretajn kaj delikatajn, vi devas montri vin pli larĝaspirita kaj pli sincera, ol kutime.

Kondutante kontraŭ kaduka maljunulo, vi devas esti aparte ĝentila kaj respektema.

遇故旧之交,意气要愈新;处隐微之事,心迹宜愈显;待衰朽之人,恩礼当愈隆。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin