Surluniĝo | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-08-05 17:35:22     Redaktoro:Xiong

Surluniĝo

 

Vejdo

 

1

Cirkulas ĉina mit-rakonto pri Chang'e,

kiu antaŭe vivis alte sur ĉielo,

kaj kies edz' Yi, meritplena brava fe'

mortigis ĉieldian filon kun ribelo.

 

Pro tio ilin teren pelis Ĉieldi' ,

kaj l' par' feliĉe vivis memkontente.

Yi lertis en militaj artoj kun defi',

defendis la vilaĝon jen ĉiumomente.

 

Bravuloj multaj ĵuris obeiĝon al li,

kaj inter ili enmiksiĝis jen aĉulo,

kiu deziris la profiton sur lin fali,

kaj sin ŝajnigis jen fidela sen mav-brulo.

 

Lernigis Yi al ili militarton pene,

vicaro lia sin ekzercis vigloplene.

 

2

L' patrin' de Ĉieldi' kompatis pro forpelo

la paron kaj donacis unu fe-pilolon

al ili, tiel ke ilia viv' en vero

eterne daŭros eĉ sen perdi tempocolon,

 

post kiam ili ĝin englutos po duono

da fe-pilolo, sed se unu voros sola

ĝin, li aŭ ŝi ekflugos al ĉiel' en zomo.

Ĝojplene ili tenis ĝin en kest' memora.

 

L' aĉul' sciiĝis pri l' sekret' per fi-rimedo,

kaj li decidis gajni l' fe-pilolon prove.

Post kelkaj tagoj Yi foriris por ĉas-predo

kaj Chang'e sola restis hejme ja senmove.

 

L'aĉul' eniris ŝian domon tute ŝtele,

eltrudis de ŝi la pilolon malsincere.

 

3

Panike ŝi elprenis la pilolon fine

kaj tuj englutis ĝin eĉ sen lia konsci'.

Li ne sukcesis ĝin akiri kaj deprime

foriris nure kun despera agoni'.

 

Tiame Chang'e sentis korpon en leĝero,

ne povis stari firme ŝi kun paŝo skua.

Tuj poste ŝi ekflugis lante en aero,

tra densaj blankaj nuboj ĝis ĉielo blua.

 

Kiam Yi de ĉasad' revenis, ne sukcesis

ŝin trovi ie, li ŝin serĉis ja ne plu

je la ekpenso pri l' pilolo. Li karesis

la bruston kaj rigardis al ĉiela blu'.

 

Jen li ŝin vidis en la blanke brila luno,

verŝajne ŝi ridetis kontraŭ li en nuno.

 

4

Ja Chang'e ekis loĝi en la luno vere,

kaj l' edzo kun klinita kresto veis ade.

Li volus flugi ankaŭ al ĉiel' prefere,

sed ĉu sen fe-pilolo iri nub-boate?

 

Ha, nun jam surluniĝis lunsondilo ĉina

sur foran flankon de la luno jen stabile.

Ankoraŭ mi ne scias, ĉu l' sondil' fascina

jam ŝin renkontis, kaj rekonis laŭdezire.

 

La revo de Yi baldaŭ realiĝus certe,

se li anoncus sin pli frue por vojaĝo,

ĉar la spacŝipo homportanta laŭaserte

pafiĝos por atingi l' lunon kun kuraĝo.

 

Yi, nia praprapatro, flugu kun fervoro

al lun' por vidi vian karan en la koro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin