Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §241-245

(GMT+08:00) 2019-09-27 08:23:02     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

241.

Se vi, en tempo de kvieteco, pensas pri la bruado kaj hastado,

vi trovas, kiel vanta estis la klopodado.

Se vi liberigas vin de multeokupiteco kaj ĝuas ripozon dum momento,

vi trovas, kiel longedaŭra estas la gusto de la ĝuo de libertempa trankvileco.

从冷视热,然后知热处之奔驰无益;从冗入闲,然后觉闲中之滋味最长。

242.

Al homo, kiu rigardas riĉecon kaj altrangecon kiel ŝvebantajn nubojn,

ne estas nepre necese izoli sin en malproksimaj montoj kaj vivi ermitan vivon.

Persono, kiu ne havas inklinon por la pejzaĝo de montoj kaj riveretoj,

povas tamen droni en drinkado kaj de tempo al tempo recitadi poeziaĵojn.

有浮云富贵之风,而不必岩栖穴处;无膏肓泉石之癖,而常自醉酒耽诗。

243.

Se aliaj volas iri ĉasi famon kaj riĉecon, lasu al ili tion fari.

Ne estas necese malŝati ilin pro tio, ke ili havas fortan inklinon al tiaj aferoj.

Se via menso estas kvieta kaj memkontenta, kaj vi ne emas serĉi famon kaj riĉecon,

vi do ne fanfaronu, ke nur vi sola restas sobramensa.

Jen kion la budhismo instruas al ni:

"Ne estu katenita de mondaj aferoj, nek konfuzita per iluzioj,

kaj vi liberos vin de ĉiaj zorgoj."

竞逐听人,而不嫌尽醉;恬淡适己,而不夸独醒。此释氏所谓"不为法缠,不为空缠,身心两自在。"

244.

Ĉu tempo estas longa aŭ mallonga, dependas de subjektiva koncepto.

Simile, ĉu spaco estas larĝa aŭ mallarĝa, dependas de mensa percepto.

Tial, por persono, kies menso estas en senokupeco, unu sola tago povas esti pli longa ol eterneco,

kaj por persono kun larĝa spirita horizonto, malgranda ĉambreto povas esti eĉ pli vasta, ol la universo mem.

延促由于一念,宽窄系之寸心。故机闲者一日遥于千古,意广者斗室宽若两间。

245.

Malpliigu kaj ree malpliigu la nombron de aferoj farendaj,

ĝis ĉio, kio restas, estas nur kultivado de floroj kaj plantado de bambuoj,

kaj tiam vi eniros en la regnon de senzorgeco.

Forgesu kaj ree forgesu la eksterajn aferojn,

ĝis nenio restas por forgesi, kaj ĉio, kion vi memoros, estos nur bruligi incenson antaŭ Budho kaj boligi por vi aroman teon,

kaj tiam via vivo eniros en la regnon de absoluta sinforgeso.

损之又损,栽花种竹,尽交还乌有先生;忘无可忘,焚香煮茗,总不问白衣童子。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin