Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §251-255

(GMT+08:00) 2019-10-08 12:46:26     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

251.

Se vi deziras teni vian menson serena en multeokupiteco kaj konfuzo,

vi devas kulturi vian spiriton al kvieteco en la tempo de senokupeco.

Se vi volas esti trankvila kaj sentima vizaĝe al la morto,

vi devas ĝisfunde kapti la esencon de mondaj aferoj, kaj klare scii, ke tie, kie estas vivo, estas ankaŭ morto.

忙处不乱性,须闲处心神养得清;死时不动心,须生时事物看得破。

252.

Inter ermitoj estas nek honoro, nek malhonoro;

sur la vojo al la Taŭo ne estas necese favori iujn kaj malfavori aliajn.

隐逸林中无荣辱,道义路上无炎凉。

253.

Ne estas necese fari penojn por senigi vin je turmenta varmego.

Ĉio, kion vi devas fari, estas elpeli ĉagrenajn pensojn pri varmego el via menso,

kaj tiuokaze vi ĉiam havos tian senton, kvazaŭ vi estas sur friskiga teraso.

Ne estas necese fari penojn por senigi vin je malriĉeco.

Ĉio, kion vi devas fari, estas elpeli afliktajn pensojn pri malriĉeco el via menso,

kaj tiuokaze, eĉ se vi loĝos en kaduka dometo,

vi ĉiam havos tian senton, kvazaŭ vi vivas en komforta nesto.

热不必除,而除此热恼,身常在清凉台上;穷不可遣,而遣此穷愁,心常居安乐窝中。

254.

Kiam vi faras paŝojn antaŭen en viaj entreprenoj,

tenu en la menso la fakton, ke iam en la estonteco la aferoj povos iri ne tiel glate,

kaj vi devas elpensi vojon de retroiro.

Tio eble estas por vi la nura rimedo por eviti fali en la situacion, en kiu vi trovus malfacila antaŭeniri aŭ retroiri.

Kiam vi komencas plenumi taskon,

plej bone estas elpensi unue bonan manieron por ĝin fini.

Tio eble estas por vi la sola rimedo por eviti la danĝeran situacion de "rajdo sur tigro"*.

* "rajdo sur tigro": esprimo signifanta "estas malfacile desalti de ĝi", t.e. ne povi eltiri sin el malfacila situacio.

进步处便思退步,庶免触藩之祸。着手时光图放手,才脱骑虎之危。

255.

Eĉ se avidulo ricevis oron,

li havas fortan malkontentecon pro tio, ke oni ne donis al li jadon.

Eĉ se li estas levita al markizeco,

li havas fortan malkontentecon pro tio, ke oni ne donis al li la titolon de duko.

Tia homo, malgraŭ sia riĉeco aŭ altrangeco, havas la mensostaton de almozuloj kaj estas neniam kontentigita.

Aliflanke, homo kontenta pri sia sorto nutras sin per simpla nutraĵo kaj trovas ĝin pli bongusta, ol la plej rafinitaj pladoj, kaj vestojn el kruda teksaĵo pli varmaj, ol roboj el pelto de vulpo aŭ ermeno.

Malgraŭ sia malalta pozicio li estas pli feliĉa, ol princoj kaj dukoj.

贪得者分金恨不得玉,封侯怨不授公,权豪自甘乞焉;知足者藜羹旨于膏梁,布袍暖于狐貉,编民不让王公。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin