Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §256-260

(GMT+08:00) 2019-10-10 16:27:02     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

256.

Pli bone estas kaŝi sian famon, ol vaste brui pri ĝi.

Pli bone estas klopodi malmulte kaj ĝui senzorgecon, ol peni fari sin mondosperta.

矜名不若逃名趣,练事何如省事闲。

257.

Tiu, kiu inklinas al kvieteco kaj senagado,

povas penetri la misteron de la Taŭo per fiksa rigardo al la nuboj sur la ĉielo kaj al la rokoj kaŝitaj en la ravinoj.

Tiu, kiu ĉasas honorojn kaj riĉaĵojn,

trovas mildigon de sia laceco en dolĉaj kantoj kaj graciaj dancoj de virinoj.

Nur tiuj, kiuj konservas sian propran naturon,

povas liberigi sian koron de la brua ĉasado de honoroj kaj riĉaĵoj.

Serĉante rifuĝon en la montoj kaj arbaroj

li evitas kiel la prosperon kaj malprosperon de la homa mondo, tiel ankaŭ la fluktuan ŝanĝiĝadon de la homa sorto.

Kien ajn li iras, li trovas la mondon nature agrabla por li.

嗜寂者,观白云幽石而通玄;趋荣者,见清歌妙舞而忘倦。唯自得之士,无喧寂无荣枯,无往非自适之天。

258.

Kiam soleca nubeto alte flosas inter montopintoj,

al ĝi estas indiferente, ĉu ŝvebi aŭ fordrivi.

La sereneco de la hela luno, kiu pendas en la nokta ĉielo,

havas nenian rilaton kun la homa mondo, ĉu brua aŭ kvieta.

孤云出岫,去留一无所系;朗镜悬空,静躁两不相干。

259.

Gusto agrabla kaj longedaŭra estas trovebla ne en luksaj kaj rafinitaj pladoj, sed en simplaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj.

Tristo estas produkto ne de vivo soleca kaj mizera, sed de gaja amuzado.

Tial oni devas scii, ke sensaj ĝuoj estas efemeraj,

kaj ke vera ĝuo troviĝas nur en kvieta vivo kaj simplaj gustoj.

悠长之趣,不得于浓酽,而得于啜菽饮水;惆怅之怀,不生于枯寂,而生于品竹调丝。故知浓处味常短,淡中趣独真也。

260.

La budhisma skolo de zeno instruas:

"Kiam vi malsatas, manĝu; kiam vi lacas, dormu."

La sekreto de versfarado estas:

"Vidu la vidaĵon antaŭ viaj okuloj kaj esprimu ĝin en preferataj kutimaj esprimoj."

La plej alta kaj plej profunda vero havas sian originon en la plej simpla banaleco,

kaj la plej malfacila tasko devenas de la plej facila.

Tiu, kiu decidas plenumi ion, estas malproksima de la plenumo,

dum tiu, kiu havas nenian intencon ĝin plenumi, nature proksimiĝas al la finplenumo.

禅宗曰:"饥来吃饭倦来眠。"诗旨曰:"眼前景致口头语。"盖极高寓于极平,至难出于至易;有意者反远,无心者自近也。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin