Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §291-295

(GMT+08:00) 2019-10-30 15:35:51     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

291.

Se en la plejinterno de via koro estas nenia ventego, nek ondegoj,

kien ajn vi iros, vi estos meze de verdaj montoj kaj klaraj riveretoj.

Se en via kunnaskita naturo estas la bona emo domaĝi ĉiajn estaĵojn,

kien ajn vi iros, vi vidos fiŝojn gaje saltantajn kaj birdojn libere flugantajn.

心地上无风涛,随在皆青山绿树;性天中有化育,触处都鱼跃鸢飞。

292.

Kiam la grandulo en sia grandioza robo vidas, kiel trankvila kaj eleganta estas ordinarulo vestita en kruda vesto,

li ne povas sin deteni suspiri kun envio.

Kiam riĉulo, kiu supersatigas sin ĉe luksa festeno, ekvidas la senzorgan kaj feliĉan vivon de simplaj homoj tra la senkurtena fenestro de ties domaĉo,

li ne povas sin deteni eksenti ian sopiran malgajecon.

Kial do homoj sin turnas al la rimedoj, kiuj estas kontraŭ la racio, por serĉadi riĉecon kaj famon?

Tio estas kvazaŭ ligi flamantajn torĉojn* al la bovaj vostoj kaj kurigi ilin al la malamikaj soldatoj, aŭ stimuli ardajn virbovojn al sekskuniĝo kun ĉevalinoj. —

Estus ja multe pli bone por homoj vivi en akordo kun siaj kunnaskitaj naturoj.

*Flamantaj torĉoj: Dum la Periodo de Militantaj Regnoj, Tian Dan, ĉefkomandanto de la regno Qi, kolektis pli ol mil bovoj kaj alligis torĉojn al iliaj vostoj. Li ordonis ekbruligi la torĉojn kaj kurigi la bovojn al la armeo de la regno Yan. Rezulte, la regno Qi gajnis la batalon. Tiu ĉi esprimo estas uzata ĉi tie por satiri homojn, kiuj uzas ĉiun eblan rimedon, por ĉasi famon kaj siajn proprajn interesojn.

峨冠大带之士,一旦睹轻蓑小笠飘飘然逸也,未必不动其咨嗟;长筵广席之豪,一旦遇疏帘净几悠悠焉静也,未必不增其绻恋。人奈何驱以火牛,诱以风马,而不思自适其性哉?

293.

Kiam fiŝo naĝas en la akvo,

ĝi forgesas, ke estas la akvo, kiu helpas al ĝi naĝi;

kiam birdo alte flugas sur la vento,

ĝi ne scias, ke estas la vento, kiu helpas al ĝi flugi.

Kompreno pri tio ĉi ebligas al ni liberigi nin de la katenoj de eksteraj aferoj kaj gustumi la ĝojojn de la naturo.

鱼得水游而相忘乎水,鸟乘风飞而不知有风。识此可以超物累,可以乐天机。

294.

La ruinoj de muroj, sur kiuj vulpoj dormas, kaj la forlasitaj pavilonoj kaj terasoj, en kiuj leporoj kuradas,

iam estis scenejoj de gajeco kaj festenado.

La nebulvualitaj ebenaĵoj kovritaj de velkintaj herboj kun kelkaj krizantemoj trempitaj en malvarma roso,

iam estis lokoj, kie herooj interbatalis.

Nek prospero, nek malprospero povas ĉiam daŭri!

Kie do nun estas la iamaj fortaj kaj malfortaj? —

Tiu ĉi penso naskas en la homa koro nur iluziecon kaj vantecon!

狐眠败砌,兔走荒台,尽是当年歌舞之地;露冷黄花,烟迷衰草,悉属旧时争战之场。盛衰何常?强弱安在?念此令人心灰!

295.

Restu indiferenta antaŭ la ricevitaj favoroj kaj la suferataj humiliĝoj,

kaj rigardu en senzorgeco la florojn ekster via domo, kiel ili floras kaj velkas.

Donu nenian atenton al tio, ĉu vi restos en aŭ retiriĝos el via ofico,

kaj rigardu kviete la nubojn sur la horizonto, kiel ili libere kolektiĝas kaj disiĝas.

宠辱不惊,闲看庭前花开花落;去留无意,漫随天外云卷云舒。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin