Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §311-315

(GMT+08:00) 2019-11-14 15:16:20     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

311.

Same kiel oro venas el erco kaj jado el roko,

tiel la vero estas serĉata nur el la sentebla ĉirkaŭaĵo de la homo.

La mistero de la Taŭo estas atingebla en la vinglaso,

kaj la senmortuloj estas renkonteblaj inter ĉarmaj floroj.

Sekve, kvankam oni penas serĉi la noblecon,

tamen ĝi ne povas esti trovebla en la izoliteco for de la vulgareco.

金自矿出,玉从石生,非幻无以求真;道得酒中,仙遇花里,虽雅不能离俗。

312.

La miriadoj da estaĵoj en la mondo, la miriadoj da interhomaj rilatoj kaj la miriadoj da aferoj de la kosmo ĉiuj estas inter si diferencaj.

Sed vidataj per la okuloj de homo, kiu atingis la Taŭon, ili estas esence la samaj.

Ĉu do estas necese fari distingon inter ili, kaj elekton aŭ forĵeton?

天地中万物,人伦中万情,世界中万事,以俗眼观纷纷各异,以道眼观种种是常,何须分别,何须取舍?

313.

Dolĉe dormante envolvita en kruda kanaba litkovrilo,

oni povas kapti la veran esencon de la universo.

Nutrante sin per simplaj nutraĵoj

oni povas taksi la veran valoron de simpla vivo.

神酣布被窝中,得天地冲和之气;味足藜羹饭后,识人生淡泊之真。

314.

Ĉu vi povas liberigi vin de viaj ĉagrenoj aŭ ne,

dependas tute de via mensostato.

Se vi jam atingis la veron de budhismo,

vi povas, eĉ en buĉejo aŭ vintrinkejo, senti vin kvazaŭ en la Pura Lando.

Alie, eĉ se vi elegante vivas en kvieteco, ludante liuton, bredante gruon kaj kultivante florojn kaj bambuojn,

la Demono tamen loĝas en via koro.

Malnova proverbo diras:

"Se vi povas liberigi vin de ĉiaj mondaj deziroj,

la banala mondo fariĝas Paradizo.

Alie, eĉ se vi metas sur vin bonzan robon kaj loĝas en templo,

vi tamen restos neiluminita laiko."

Kia trafa maksimo!

缠脱只在自心,心了则屠肆糟廛,居然净土。不然纵一琴一鹤,一花一竹,嗜好虽清,魔障终在。语云:"能休尘境为真境;未了僧家是俗家。"信夫!

315.

Sidante en mia modesta ĉambreto mi trovas, ke ĉiaj zorgoj kaj ĉagrenoj malaperas el mia menso.

Kial do ĉi-momente necesus al mi sopiri pri luksa domego?

Trinkinte tri tasojn da vino mi ekkaptas la sekreton de tenado de mia vera naturo en paco,

kaj pensas nur pri la liuta kaj fluta muziko, kiu akompanas mian recitadon de poeziaĵoj sub la luno.

斗室中万虑都捐,说甚画栋飞云,珠帘卷雨;三杯后一真自得,唯知素琴横月,短笛吟风。

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin