Maĉado de Saĝoradikoj (trad.) | Wang Chongfang | Ĉinio §321-325

(GMT+08:00) 2019-11-22 12:03:33     Redaktoro:Li

CAI GEN TAN

Maĉado de Saĝoradikoj

esperantigita de Wang Chongfang

321.

Kiam estingiĝas la ideo pri afero, la afero mem estingiĝas.

Sed kiam persono forigas aferon kaj tamen ankoraŭ alkroĉiĝas al la ideo pri ĝi,

tio estas kiel peni forigi la ombron dum konservado de la formo — la formo ankoraŭ konservas sian ombron.

Kiam la koro estas liberigita de mondaj pensoj,

ankaŭ la medio, en kiu ĝi troviĝas, fariĝos malplena.

Persono, kiu deziras malplenigi la medion sen antaŭe malplenigi sian koron,

estas kiel homo, kiu elmetas pecon da malbonodora putraĵo kaj penas forpeli la moskitojn kaj muŝojn.

理寂则事寂,遣事执理者,似去影留形;心空则境空,去境存心者,如聚膻却蚋。

322.

La ermito trovas kontentiĝon en ĉio, kion li faras por pasigi sian tempon:

li trovas plej grandan plezuron en vintrinkado sen alies instigo;

li havas ĝuon en ŝakludo sen rivalado;

li trovas flutajn melodiojn improvizitajn plej ĉarmaj,

kaj la sonon produktitan de liuto sen kordoj li prenas kiel la plej dolĉan.

Hazardaj renkontiĝoj estas por li la plej bonaj,

kaj gastojn, kiuj bezonas nek bonvenigon, nek adiaŭ-diron, li rigardas kiel la plej sincerajn kaj agrablajn.

Ĉio ĉi tio, se strebata kun rigida alkroĉiĝo al banalaj moroj kaj formalaĵoj, kondukas homon al la maro de suferoj —

jen kia ja estas nia mondo!

幽人清事总在自适。故酒以不劝为欢,棋以不争为胜,笛以无腔为适,琴以无弦为高,会以不期约为真率,客以不迎送为坦夷。若一牵文泥迹,便落尘世苦海矣!

323.

Se vi penas kontempli, kiel vi aspektis antaŭ via naskiĝo kaj kio vi estos post via morto,

ĉiuj viaj pensoj malvarmiĝos kiel morta cindro;

ĉio, kio restos, estos la senŝanĝa kvieteco de via natura esenco.

Tiam vi povos transpasi la mondon de estaĵoj kaj vagi en la mondon antaŭan al la kreado de la miriadoj da estaĵoj.

试思未生之前有何像貌,又思既死之后作何景色,则万念灰冷,一性寂然,自可超物外,游象先。

324.

Ekkoni la altvalorecon de sano post malsaniĝo,

alte taksi la benon de paco post leviĝo de tumulto —

tio ne povas esti nomata antaŭvido.

Esti feliĉa kaj percepti, ke feliĉo estas la radika kaŭzo de malfeliĉo,

avidi vivon kaj percepti, ke vivo estas la kaŭzo de morto —

tio montras altgradan sagacecon.

遇病而后思强之为宝,处乱而后思平之为福,非蚤智也;幸福而先知其为祸之本,贪生而先知其为死之因,其卓见乎!

325.

Aktoro ŝminkas aŭ pentras sian vizaĝon tiel, ke ĝi aspektas bele aŭ malbele.

Sed en la palpebruma daŭro la prezentado finiĝas;

kie do nun estas la beleco kaj malbeleco?

Ŝakludantoj streĉas ĉiun sian nervon por venki sian kontraŭulon.

Sed en palpebruma daŭro la ludo finiĝas;

kie do nun estas la ĵusa venko kaj malvenko?

优人傅粉调朱,效妍丑于毫端,俄而歌残场罢,妍丑何存?弈者争先竞后,较雌雄于着子,俄而局尽子收,雌雄安在?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin