(Mia Asocio, Mia Urbo)Esperanto en Kalio, Kolombio

(GMT+08:00) 2019-12-24 15:48:35     Redaktoro:Selena

Daniela Obando el Kolombio prezentis la filmeton. Bonvole spektu!

Jen konigo pri la video:

Mia nomo estas Daniela. Mi scias, ke mia lando pasis tra kampo de mallumo, sed nun mi kapablas vidi la lumon kaj la esperon.

Morgaŭ ĉio estos plibona, kaj mi certas pri tio. Por ĝin atingi mi ankaŭ devas montri tiun pacan vojon al aliuloj, ĉar la socio ne konsistas el grupo de homoj, sed el decidaj koroj. Kaj ĉiuj, vere ĉiuj kapablas iel helpi por krei plibonan estontecon.

La plej kutima matenmanĝaĵo nia estas la Arepo, kiu estas bulko bakita el kuirita pasto de maizofaruno, kiu enhavas fromaĝon kaj eventuale ankaŭ viandon, avokadon aŭ legomojn.

Mia regiono estis la kreinto de mia plej ŝatata trinkaĵo, kiu nomiĝas Champús kiu konsistas el diversaj varioj kaj regionaj ellaboraĵoj kiel sukerdolcaĵo, mielo, maizo, lulfrukto, ananaso, lokaj fruktoj kaj spicoj. Oni kutime ĝin trinkas malvarme en la varmaj tagoj.

Mia urbo estas vaste konata per la kromnomo 'La sidejo de la ĉielo', ĉar mia urbo estas sinonimo de feliĉeco, frateco, festo kaj danco. Mia urbo naskas ĉiujare la plej grandan jarfinan feston, kaj ni ricevas ĉeestantojn el la tuta mondo. Mia urbo facile ravas ĉiujn turistojn per la beleco de siaj pejzaĝoj kaj la ĉarmeco de siaj loĝantoj.

Do, oni ja povas vidi, ke mia urbo plenplenas je feliĉeco, festo kaj muziko, sed realisme ankaŭ oni devas akcepti, ke flanke regas la krimo. Eĉ kelkaj pensas, ke oni nomas mian urbon 'La sidejo de la ĉielo', ĉar mia urbo estas kiu plej sendas senkulpulojn al ĉielo. Tamen ne daŭras eterne la problemoj. En 1909, aperis esperantistaj grupoj en kolombiaj urboj Altamira, Bucaramanga kaj Cúcuta. En Cúcuta estis presita bulteno "Kolombia Stelo". Kelkaj verkoj aperis poste, inter ili la plej konataj estis "Tratado de Esperanto", kaj oni fondis en 1911 ĵurnalon "La Lumo" en Salamina, kaj tio pli interesis la tiamajn esperantistojn kaj tiel ili plu laboris por la lingvo.

Tamen, la Unua Mondmilito verŝajne malfeliĉigis la samideanojn, aŭ decidigis ilin ne aperi publike ĝis 1924. Paŭzon poste, reaperis sciigoj en la ĵurnaloj.

Mia lando havis grandajn esperantistojn en la movado, eĉ kelkaj el ili estis rekonitaj en internaciaj etosoj, ekzemple la S-ro Luis Jorge Santos Morales, verkisto kaj profesoro de EO, eble li famiĝis danke al siaj bonegaj voĉlegadoj. Li bedaŭrinde mortis antaŭ kelkaj monatoj. En mia urbo loĝas la plej maljuna kolombia esperantisto, la S-ro Libardo Mejía, kiu aĝas 97 jarojn, kaj partoprenis en almenaŭ 25 Universalaj Kongresoj.

En mil naŭcent tridek, oni elkalkulas, ke komenciĝis eta grupo de esperantistoj en Kalio, kiuj kunsidis por paroli pri Esperanto, en Esperanto. Ekde tiam, mia urbo ĉiam havas esperantistojn, kaj ni provas kutime renkontiĝi.

Kaj lastjare ni alvenis en la supron, kiam mia urbo Kalio gastigis ĉiujn kolombiajn esperantistojn kaj estis sidejo de la Kolombia Kongreso de Esperanto. La kongreso tutsukcese okazis, kaj ni, la kalianoj montris la belecon de nia urbo, kiu konsistas ĉefe el plenesperaj koroj. Krom la kolombianoj, ankaŭ nin vizitis italoj, meksikanoj, venezuelanoj, francoj kaj ekvadoranoj.

La plejmulto el ni partoprenos iel en la estonteco, tamen ĉiuj ni ekkonstruas ĝin, tial ke ni ne devas serĉi la estontecon en la steloj, sed en ni mem. Ĉiutage ni decidas kiel akcepti la vivon, kaj kion fari por ĝin plibonigi, multaj nur serĉas sian propran profiton, dum mi kaj miaj esperantaj gefratoj serĉas la manieron por pacigi la urbon, por mildigi la korojn, por esperigi la homojn, Tial, ekzakte tial mi scias, ke mi troviĝas en la ĝusta vojo, kaj mi atingos la celon. Esperanto estas lingvo, prave, ne nur utilas por la komunikado, sed ankaŭ por la komprenemo, la paco kaj la respekto, ĉar en iu komunumo kie la homoj sin komprenas, regas la paco kaj la komuna progreso.

Ni estas promentantoj, kiuj troviĝas en ĉi tiu mallonga vojo, kiu nomiĝas vivo, je la fino ĉiuj ni alvenos en la saman lokon. Sed nun, ni decidas kiel trapasi tiun irejon, mi decidis ĝin trapasi pace, konkorde kaj esperante.

Tio estas kio instigadas min lerni bone la lingvon… Por ĝin instrui, ne nur al miaj familianoj aŭ amikoj, sed ankaŭ al mia najbaro, al profesoro, al vendisto, al ĉiu kiu esperas, al ĉiu kiu ridas, al ĉiu kiu bezonas. Kaj ke tiu espero kiu loĝas ĉe mi, ankaŭ loĝu ĉe ili, mi deziras ke la Espero iĝu muziko, danco, ridetoj, eduko, sano, ke ĝi estu Esperanto.

(La artikolo reprezentas opinion de verkinto, sed ne Esperanto-redakcio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin