(Mia Asocio, Mia Urbo) Lausanne – Svislando bonvenigas vin

(GMT+08:00) 2019-12-24 15:48:35     Redaktoro:Selena

Laŭzana Esperanto-Societo prezentis la filmeton. Bonvole spektu! Reĝisoris : François Randin

Jen konigo pri la urbo:

Laŭzano malgranda urbo – sudokcidente de Svislando - nombras 140'000 loĝantojn. Ĝi bonvenigas la Olimpikan Komitaton Internacian kaj la Olimpikan Muzeon ; en 1994, ĝi ricevis la nomon de Olimpika Ĉefurbo.

La Laŭzana Esperanto-Societo naskiĝis en 1906; ĝi hodiaŭ nombras 50 aktivajn kaj pasivajn membrojn. Ekde 12 jaroj la membraro kreas dokumentajn kaj fikciajn filmojn pri kaj en esperanto. Ili tiel propagandas nian karan lingvon.

(La artikolo reprezentas opinion de verkinto, sed ne Esperanto-redakcio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin