Vizitu Forumon
• Lasta programa tago

• Turisma tago tra Ŝanhajo, inter malnova kaj moderna urbo‏

• Sh.Ok 2010 n-ro 07 : Ĵaŭde 14 10 10, lasta programa tago, subpluva duontaga ekskurso
Snif, hodiaŭ jam estas la lasta komuna tago, kun organizantoj, akompanantoj (interpretistoj) kaj partoprenantoj. Ĉi matene devis ni forveturi je la 8a horo, denove tre frue ! Pro tio hieraŭ vespere mi deziris enlitiĝi ne tro malfrue.
•  Sh.Ok 2010 n-ro 06: Turisma tago tra Sxanhajo, inter malnova kaj moderna urbo‏
Hodiaŭ estas fruktodona, mi vizitis multajn vidindaĵojn en Ŝanhajo, kiel Ĝardenon Yuyuan, Nankinan Straton, la duan altan turon de Ĉinio, Ŝanhajan Mondan Financan Centron (ŜMFC) kaj ni forveturis por krozado sur la rivero Hang-pu.
• Sh.Ok 2010 n-ro 05: marde 12 10 10, la plej grava tago

La tempo ne estis tro abunda por la virinoj en nia grupo, kiuj devis ŝangxi siajn vestiĝojn. Michela surmetis belan ruĝan robon, Yuka veran kimonon!, Maria ruĝan pantalon-tradician-kostumon.

• Soleno por la konkurso kaj vizito al familio de la Ekspozicio

• Jen mi prezentas

• Sh.Ok 2010 n-ro 04: 2-a vojaĝo al Ŝanhajo, duone en la Ekspozicio, duone kunstreĉe
Ĉi vespere mi ne povos skribi tre multe, ĉar denove mi lacegas, dorminte ankoraŭfoje ne sufiĉe, ĉar mi estis ege streĉita hodiaŭ, pro mia tiel nomata "art-prezento" kiu evidentiĝis ne preta, kaj ĉar morgaŭ ni devos forveturi kaj do ekstari ankoraŭ pli frue ol hodiaŭ. Jam je la 07:30 estos la ekveturo! :(
• Neforgesebla sperto

• Sh.Ok 2010 n-ro 03: 2-a vojaĝo al Ŝanhajo, Ekspozici-Tago kaj Raportista Laboro
Mi ŝaltis la televidon por teni min veka. Ĉu tio sufiĉos? Antaŭ 2 horoj kiam mia interpretisto proponis al mi kafon por helpi labori vespere, mi diris ne, mi ne bezonas. Nun mi ekbedaŭras, miaj okuloj emas fermiĝi, mia menso luktadas kontraŭ tiu ilia emo!
• Sh.Ok 2010 n-ro 02 : 2-a vojaĝo al Ŝanhajo, 1-a tago—streĉe kaj agrable
Kiel resumi mian unuan tagon en Ŝanhajo? Ĉar estas jam malfrue kaj morgaŭ mi devos vekiĝi tre frue - ekveturo jam je la 08:20 !! - mi ne detaligos tiom, kiom mi komence planis. Fakte mi tute ne povis dormi dum la flugo pro 2 kialoj.
• Antaŭflugaj impresoj (streĉo, streĉo, streĉo)
Kiel kutime bedaŭrinde mi pakis la valizon lastmomente, la tagon de la forflugo! Feliĉe estis tempo, la ekflugo estas je la 13:40, hodiaŭ vendrede la 8an de oktobro. Cetere tiu tago ne estas ordinara al mi. Estas mia naskiĝtago!!! Eblas do konsideri la vojaĝon komencanta hodiaŭ kiel bela naskiĝtaga donaco
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto