Vizitu Forumon

Pola Pavilono invitas vin danci kun Ŝopeno

(GMT+08:00) 2010-05-27 16:10:48

 

La 22-a de majo estis la malferma tago de la Pola Pavilono en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Hodiaŭ mi, Mirinda, gvidu vin al la celebra aktivado okazigita de Pola Pavilono por la malferma tago.

Je la 11-a tiutage la celebrado komenciĝis per aktivado partoprenebla por infanoj sub la titolo "Stimuli estontecon". Antaŭ la Pola Pavilono, pli ol dudek infanoj estis invititaj al pulzado. Kvankam tiutage pluvis, tamen la malvarma pluveto neniom mapliigis entuziasmon de la vizitantoj. La infanoj, divititaj en du grupojn, klopodis por plenumi du pentraĵojn.

Post kelkaj minutoj, antaŭ niaj okuloj aperis du pentraĵoj, kiuj estis verkitaj de 8-jara pola knabo Jaroslaw Michalski kaj 13-jara ĉina knabo Gu Zhishu, la realaj ĉefroluloj de tiu ĉi aktivado. Ili sukcesis en la pentrakonkurso okazigita de la Pola Pavilono en la Monda Ekspozicio kaj pola urbo Szczecin, kiu celas disvolviĝi al surmara parko en 2050. Verkoj de la du knaboj esprimas siajn dezirojn kaj revojn pri la estonteca urbo. Ĉina knabo Gu Zhishu loĝas en Ŝanhajo, tamen li priskribas la estontecan urbon en Sichuan-provinco. Sur lia pentraĵo, mi vidis, ke belaj arboj ĉirkaŭas la elementlenejojn de Dujiangyan de Sichuan-provinco. La eta pentristo Gu Zhishu konigis:

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto