Vizitu Forumon

Pola Pavilono invitas vin danci kun Ŝopeno

(GMT+08:00) 2010-05-27 16:10:48

"La plej bela urbo en la estonteco estas verda kaj mediprotekta. Ĉar mi konis la fortegan tertermon antaŭ du jaroj en Dujiangyan, Sichuan. Mi tre kompatias tieajn geknabojn. Mi opinias, ke ni devas protekti la medion kaj pli bone utiligi ĝin. Do la urbo estos pli bela kaj komforta."

Kompare kun la verkaĵo de Gu Zhishu, la pentraĵo de pola knabo Jaroslaw Michalski priskribas pli estontecan urbon. Li diris, ke li verkis la pentraĵon nur en du tagoj. Eminentaj pentraĵoj kaj mirinda aktivado altiris ne nur multajn infanojn, sed ankaŭ multajn plenkreskulojn. S-ino Wu diris:

"Estas bona aktivado. Ankaŭ mia filino partoprenis kaj mi rimarkis, ke ŝi sukcese plenumis du partojn. Estas la unua tago, ke ni estas en la Ekspozicia Zono. Mi tre ŝatas tiajn aktivadojn partopreneblajn precipe por infanoj."

Krom la menciita aktivado, la Pola Pavilono preparis ankaŭ naciajn dancojn kaj muzikojn al vizitantoj en kaj ekster la Ekspozicia Zono. Vizitantoj povis ne nur apreci prezentadon de plej elstaraj polaj artistoj, sed ankaŭ persone lerni la tipan dancon de Pollando.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto