Vizitu Forumon

Pola Pavilono invitas vin danci kun Ŝopeno

(GMT+08:00) 2010-05-27 16:10:48

Pola ministro pri kulturo kaj naciaj heredaĵoj Bogdan Zdrojewski diris, ke la Pola Pavilono estas la plej ĉinstila, kaj tio sukcesigis la pavilonon en la ekspozicio. Li esprimis:

"Mi opinias, ke ĝis nun la Pola Pavilo jam plene sukcesis en ĉifoja Monda Ekspozicio. La kialoj kuŝas en kvar flankoj. La unua estas, ke la dezajno de nia pavilono elektis ĉinajn elementojn, kaj la pavilono montras plej multajn ĉinajn elementojn. La dua estas, ke la vizitantoj tre ŝatas nian pavilonon, kio superas nian anticipon. Trie, laŭ takso de la turistoj, kiuj jam vizitis nian pavilonon, ni estas sukcesa, ĉar ili opinias, ke Pollando estas tre proksima al Ĉinio. La kvara flanko estas la disvolviĝo de Pollando; tio estas subtena fono de nia sukceso en la ekspozicio."

Karaj amikoj, ĵus vi aŭdis ĵazan koncerton prezentitan de pola ĵaza ensemblo. Je la 20-a horo de la sama tago, sur la Eŭropa Placo de la Ekspozicia Zono, okazis moderna koncerto de Ŝopeno, prezentita en roka kaj ĵaza manieroj. Ekster la Ekspozicia Zono, antaŭ la bronza statuo de Ŝopeno en la Parko de Ŝanhajo, urbanoj povas spekti famajn verkojn de Ŝopeno. En Ŝanhajo ĉie aŭdeblas muziko de Ŝopeno, kaj pro tio oni pli intimiĝas al la klasika muziko de Eŭropo.

Karaj amikoj, en la akompano de orelplaĉa pola muziko finiĝis hodiaŭa raporto el Mirinda en Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Se vi volas koni plu la ekspozicion, bonvole atentu nian raporton el Mirinda.


1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto