Vizitu Forumon

Pola Pavilono invitas vin danci kun Ŝopeno

(GMT+08:00) 2010-05-27 16:10:48

La ĉeftemo de Pola Pavilono estas "Ridetas Pollando". Pola ministro pri kulturo kaj naciaj heredaĵoj Bogdan Zdrojewski eksplikis sian komprenon pri la ĉeftemo. Li diris:

"Nun ni ĉiuj frontas al defioj kaj problemoj. Diversaj lando en la mondo havas malsamajn problemojn. Por sukcese solvi tiujn problemojn, ni devas esti optimismaj. Do tio bezonas rideton kaj memfidon."

La aspekto de la Pola Pavilono estas kvazaŭ papertondaĵo. Tio ĝuste estas ĉina elemento. Krome la pavilono invitis ankaŭ la polan dragonon "Bobo" al la celebrado. En la pavilono, mi vidis lin sur granda ekrano kaj instruis lin saluti al niaj aŭskultantoj esperante.

"Saluton."

La pola dragono aspektas kiel ĉino. "Bobo" diris,

"Saluton, mi estas dragono el Pollando, mia hejmloko estas Varsovio. Ĉu vi scias, ke ankaŭ Pollando havas dragonon same kiel Ĉinio. Kaj mi aĝas 2128 jarojn."

Ekster la pavilono, en la Ekspozicia Zono okazis rondira prezentado de pola dragono posttagmeze de la sama tago kaj miloj da vojaĝantoj spektis la prezentadon. Dragono kaj popola papertondaĵo estas komuna kulturo de Pollando kaj Ĉinio. En la Pola Pavilono, ĉinaj vojaĝantoj povas koni polajn rakontojn per tranĉitaj paperoj, de muziko kaj danco ĝis urba disvolvo kaj industria dezajno.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto