Vizitu Forumon

Pola Pavilono invitas vin danci kun Ŝopeno

(GMT+08:00) 2010-05-27 16:10:48

En serio da celebraj aktivadoj, la plej elstara estas kreiva kantdanca koncerto "Dancu kun Ŝopeno" prezentata de la orkestra ensemblo "Simfonia Luventus". Ĝi estas komponita de pola fama komponisto Janusz Stokłosa laŭ la muzikaĵo de Ŝopeno kaj reĝisorita de lia filino Maria Stoklosa, kiu ankaŭ redaktis la dancon. S-ino Maria Stoklosa konigis, ke la prezentado estas moderna ekspliko pri la tradicia muziko de Frideriko Ŝopeno.

"Mi verkis la prezentadon kombinante la modernan elementon kun la tradicia por esprimi komprenon de junaj poloj pri la muziko de Ŝopeno. Sur la scenejo mondfamaj artistoj kune prezentos. Estas bona ŝanco, ke muziko kunfandiĝas kun danco, kaj mi sincere invitas vin apreci la koncerton kaj taksi, ĉu estas harmonia la kunfandiĝo de moderneco kaj tradicio en la koncerto."

Vespere de la 22-a de majo, en la ruĝa salono de la Ekspozicia Centro, okazis la unua publika prezentado de la kreiva kantdanca koncerto "Dancu kun Ŝopeno" tra la mondo. La prezentado ankaŭ celas celebri la 200-an datrevenon de la naskiĝo de pola fama komponisto Frideriko Ŝopeno. Pli ol 100 artistoj de la orkestra ensemblo kaj la ĵaza ensemblo kaj pli ol 10 eŭrope famaj dancistoj alportis al spektantoj 45-minutan grandiozan prezentadon.

Jen la koncerto. La kreiva kantdanca koncerto"Dancu kun Ŝopeno" estas soleno de la ŝopena muzikaĵo kaj moderna danco, kiu povas frapi viajn okulojn kaj orelojn ambaŭ.

La prezentado donis profundan impreson al la spektantoj. Post la prezentado, spektantoj stariĝis kaj varme aplaŭdis por peti refojan prezentadon de la direktisto Janusz Stokłosa. Pola ministro pri kulturo kaj naciaj heredaĵoj Bogdan Zdrojewski esprimis, ke elemento de Ŝopeno estas unu el kialoj de sukceso de la Pola Pavilono en la Ŝanhaja Monda Ekspozicio.

"Sukceso de granda homo alportis sukceson de Pollando. Kvankam li jam forpasis, tamen li restigis al ni grandan trezoron. Li estas Frideriko Ŝopeno."

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto