Novaĵo

Pekin-Vuhana altrapida fervojo ekfunkciis je 350 km/h

Lunde la rapidega fervojo, kiu ligas Pekinon kaj Vuhano, la ĉefurbon de la ĉina centra provinco Hubejo, komencis normalan funkciadon kun rapido de 350 kilometroj hore

Ĉina ŝtatkonsilanto emfazas kungajnan kunlaboron kun multnaciaj kompanioj

Ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong diris dimanĉe, ke Ĉinio senŝanceliĝe larĝigos altnivelan malfermon, profundigos kungajnan kunlaboron kun multnaciaj kompanioj kaj kontribuos al konstruado de malferma monda ekonomio

Ĉina unua granda senpilota kargoaviadilo TP500 faris virgan flugon

La Ĉina Aviad-Industria Korporacio anoncis, ke la ĉina enlande ekspluatita senpilota kargoaviadilo TP500, la unua granda senpilota transporta aviadilo de la lando fabrikita laŭ la postuloj de la Ĉina Civil-Aviada Regularo

Okazis pafatako en la centro de Vaŝingtono

Laŭ la informo de la loka polico, pluraj lokanoj, inkluzive de policisto, estis vunditaj dimanĉe en pafatako en la centro de Vaŝingtono.Laŭdire, la policisto, kiu estis pafita, estis enhospitaligita en stabila stato. La polico ne malkaŝis la detalojn de la aliaj vunditaj homoj

5,9-magnituda tertremo frapis gubernion de Tajvano de Ĉinio

Laŭ la Ĉina Centro de Seismaj Retoj, 5,9-magnituda tertremo frapis la gubernion Hualien de Tajvano de Ĉinio je la 9a horo kaj 5 minutoj lunde kun hipocentro de 10 kilometroj

Gustavo Petro estis elektita kiel prezidento de Kolombio

Laŭ raporto de la ŝtata Nacia Civila Registro, Gustavo Petro estis elektita kiel prezidento de Kolombio dimanĉe post venko super la sendependa kandidato Rodolfo Hernandez en la dua raŭndo de elektoj per tre malgranda diferenco de balotiloj

Ĉina ambasadoro alvokas profundigon de amikeco inter Ĉinio kaj Nov-Zelando

Sabate en Aŭklando, ĉina ambasadoro al Nov-Zelando Wang Xiaolong alvokis disvolvadon de la spirito de Rewi Alley por plu profundigi la amikecon inter Ĉinio kaj Nov-Zelando kaj inter iliaj popoloj.Ambasadoro Wang faris la vokon en la jara konferenco de la Nov-Zelanda Societo por Amikeco kun Ĉinio

Ĉinaj sciencistoj identigas genojn por pli varmeltena rizo

Ĉinaj sciencistoj trovis du genojn en rizo, kiuj povas fari la ĉefan kultivaĵon pli varmorezista, liverante novan manieron por bredi tre varmeltenajn kultivaĵojn, laŭ studo publikigita en la revuo Science (scienco)

“Forta varmeco”— speciala donaco okaze de la Tago de Patro

Hodiaŭ estas la Tago de Patro. Han Meilin, ĉina fama artisto, profesoro de la universitato Tsinghua, desegnis la specialan donacon por festi la tagon.“Forta varmeco”La Tago de PatroAmo de patro estas varma kaj forta kiel monto.La amo de gepatroj ĉiam akompanas nin dum kreskado

Bloomberg News: rapide altiĝantaj prezoj vundas usonanojn

La 16an de junio Bloomberg News raportis, ke la rapide altiĝantaj prezoj vundas usonanojn, kaj eĉ la “aldono de interezo” alportos malutilon.Laŭ la raporto, reteno de inflacio eble aŭguras regreson de la usona ekonomio, kaj ĝi probable okazos en la oficperiodo de Biden

HomePrev...39404142434445...NextEndTotal 100 pages