La 7-an de marto, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio Wu Bangguo kaj aliaj ĉinaj gvidantoj respektive partoprenis en grupa diskutado de la regula jarkunveno de la Tutlanda Popola Kongreso.
Wu Bangguo partoprenis en la grupa diskutado de la hongkong-a kaj aomen-a delegacioj. Li esprimis, ke la centra registaro plenforte subtenas la laboron de la registaroj de Hongkong-a kaj Aomen-a Specialaj Administraj Regionoj kaj firme persistas en la praktikado de la politikoj de unu lando kun du socisistemoj, administrado de Hongkong fare de hongkong-anoj, administrado de Aomen fare de aomen-anoj kaj alta aǔtonomio por kune konstrui la pli belajn Hongkong kaj Aomen.
Ĉefministro Wen Jiabao partoprenis en la diskutado de la delegacio el la provinco Guangdong. Li diris, ke liberigo de la penso estas granda trezoro en disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Guangdong estas la fronto de reformado kaj malfermo de Ĉinio. Ĝi do devas daǔre iri antaǔen en reformado, malfermo kaj moderniga konstruado.
Prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin partoprenis en la diskutado de la delegacio el Taiwan. Li emfazis, ke oni devas serioze studi kaj praktiki la gravan paroladon de ĝenerala sekretario Hu Jintao pri la rilatoj inter la du bordoj, firme oponi kaj bremsi secesiajn agadojn de "taiwan-a sendependigo" kaj protekti la stabilecon de la taiwan-a markolo kaj bazajn interesojn de la dubordaj samlandanoj. |