Dum la festo Qingming multaj ĉinaj retanoj faris surretan kondolencon al viktimoj en la serioza perforta evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an de marto en Lasao kaj forte kondamnis Dalai-klikon kaj ĝiajn sekvantojn.
La Ret-stacioj Sohu kaj Sina malfermis propran specialan rubrikon pri kondolenco al lasaaj viktimoj. Ĝis la 20-a horo de la 5-a de aprilo, sume 9,6 milionoj da retanoj oferis florojn al la viktimoj de la perforta evento en Lasao kaj multaj retanoj publikigis sume pli ol 200 mil kondolencajn skribaĵojn. La totala nombro de vizitoj superis 6,5 milionojn. |