![]( /mmsource/images/2008/04/09/kunsido1.jpg)
La 8-an de aprilo, ĉinaj homrajtaj specialistoj okazigis kunsidon en Pekino kaj refutis raporton de Amnestio Internacia pri homrajta problemo de Ĉinio.
Konstanta membro de la konsilantaro de Ĉina Homrajta Esplorejo s-ino Xiong Lei diris, ke la raporto de Amnestio Internacia elmetis, ke Ĉinio "premis" "protestantojn" de Tibeto, tamen fakte, tiuj "protestantoj" absolute ne estas protektantoj de homrajtoj, sed krimuloj de batado, frakasado, rabado kaj bruligado, kiuj damaĝas la homrajtojn.
Konsilanto de la Ĉina Homrajta Esplorejo Liu Hainian diris, ke Amnestio Internacia unuflanke levis flagon protekti homrajtojn kaj aliflanke ne menciis perfortan agadon de la Dalai-kliko kaj eksteraj secesiistoj pri "sendependigo de Tibeto". |