La altebenaĵaj verdaj agrikulturo kaj paŝtado, mineralaj riĉfontoj, turismo, tibetaj medicino kaj medikamento, naciecaj meti-artaĵoj kaj aliaj altebenaĵaj trajtaj industrioj akcelis la tibetan ekonomion senĉese realigi transsaltan disvolviĝadon.
Nia raportisto informiĝis el koncernaj departementoj, ke en la pasintaj preskaǔ 5 jaroj la Tibeta Aǔtonoma Regiono disvolvis pli ol 170 programojn de trajtaj agrikulturo kaj paŝtado. Ankaǔ la ekspluatado de mineralaj riĉfontoj gajnis grandan trarompon. En 2007 la totala nombro de turistoj al Tibeto superis 4 milionojn da homfojoj. |