china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj registaroj kaj internaciaj organizoj donis konsolon pri tertremo en Ĉina Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-14 17:06:02

La 13-an de majo, iuj alilandaj gvidantoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj alsendis konsolon pri la forta tertremo okazinta en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan, kaj subtenas penan klopodon de la ĉinaj registaro kaj poplo en savado.

Rusa prezidento Dmitri Medvechev alsendis profundan simpation kaj esprimis volon liveri necesan helpon. Telefonante kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, usona prezidento Bush diris, ke Usono esprimas profundan simpation al la ĉina popolo kaj volas liveri ĉiujn eblajn helpojn.

Germana ĉefministro Angela Merkel esprimis konsolon al Wen Jiabao kaj esprimis, ke Germanio volontas liveri helpon.

Gvidantoj de Francio, Aŭstralio, Kamboĝo, Koreio, Vjetnamio, Laoso kaj aliaj landoj kaj Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Slovenio, Hispanio kaj Kolombio esprimis funebron al rifuĝintoj kaj konsolon al la popolanoj en katastrofejo. Ili esprimis subtenon al la savada laboro de la ĉina registaro kontraŭ la katastrofo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon esprimis, ke UN liveros helpon al la rifuĝintoj.

Prezidanto de Komisiono de EU Jose Manuel Barroso esprimis kondolencon al viktimoj kaj familianoj de viktimoj. EU plenforte subtenos Ĉinion en savado kaj volas liveri helpon al katastrofejo.

Ĝenerala sekretario de Ŝanhaja Kunlabora Organizo esprimis profundan simpation kaj konsolon al familianoj de viktimoj kaj plagitoj, emfazante, ke en la malfacila momento, membrolandoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo firme staras ĉe la ĉina popolo.

Ĝenerala sekretario de Ligo de Arabaj Landoj esprimis profundan kondolencon al viktimoj kaj alsendis konsolon al familianoj de viktimoj kaj vunditoj.

Estro de Monda Banko alsendis profundan simpation kaj kondolencon, esprimante, ke Monda Banko volas ĉiam subteni en diversaj formoj savadon kaj posttertreman rekonstruadon de la ĉina registaro.

Ankaŭ aliaj internaciaj organizoj alsendis profundan simpation kaj konsolon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v Transmaraj ĉinaj elmigrintoj, studentoj kaj ĉindevenuloj zorgas pri suferintoj de tertremo 2008-05-14 15:12:53
v Fremdlandaj amaskomunikiloj alte atentas tertremon en ĉina provinco Sichuan 2008-05-14 11:10:14
v Internacia socio liveras helpon al ĉinaj plagitaj lokoj 2008-05-14 10:39:52
v Internacia socio alsendis konsolon pri tertremo en ĉina Sichuan 2008-05-14 10:28:50
v Gvidantoj de iuj landoj esprimas konsolon pro forta tertremo en ĉina Sichuan 2008-05-13 17:05:51
v Registaroj kaj gvidantoj de iuj landoj esprimis simpation al Ĉinio pro fortega tertremo 2008-05-13 10:23:03
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040