china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fremdlandaj amaskomunikiloj alte atentas tertremon de Ĉina Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-14 17:38:16

La 14-an de majo, Korea Respubliko kaj Singapuro respektive publikigis artikolojn por aprobi la savadan laboron fare de la ĉina registaro kontraŭ la katastrofo. La 13-an, amaskomunikiloj de Usono, Japanio, Aŭstralio, Britio, Nov-Zelando, Svislando, Malajzio kaj Tajlando sinsekve publikigis artikolojn, donis atenton al katastrofa stato en la gubernio Wenchuan de la ĉina provinco Sichuan.

Raporto de Associated Press laŭdis, ke la ĉina registaro rapide agis kaj faris prisavan laboron. La raporto diras, ke la ĉina registaro rapide sendis helpan forton al katastrofejo, tio montras altan atenton de ĉinaj gvidantoj al la prisava laboro. Samtempe, tio montris, ke Ĉinio kapablas solvi iun ajn problemon, eble aperontan dum Olimpikoj.

Japana ĵurnalo "Mainichi Shimbun" publikigis artikolon sub la titolo "Ĉina ĉefministro Wen Jiabao rapide venis al katastrofejo kaj sava situacio estas plej malofta". La artikolo diras, ke informiĝinte pri la tertremo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao rapide veturis al la katastrofejo kaj la registaro alprenis raran savan sintenon.

Aŭstralia retejo de "Aŭstraliana Ĵurnalo" publikigis artikolon dirante, ke la reago de la ĉina registaro montras, ke ili jam lernis multajn aferojn el katastrofoj en la lastaj jaroj.

Britaj radia korporacio BBC kaj ĵurnalo "The Times" respektive publikigis artikolojn laŭdante la ĉinan rapidan reagon al tertremo en Sichuan.

Tiutage en elstaraj lokoj, diversaj germanaj ĉefaj amaskomunikiloj raportis staton de la tertremo en Sichuan. Iuj amaskomunikiloj aparte atentis rapidajn kontraŭkatastrofajn reagon kaj aranĝon, fare de la ĉina registaro.

Ankaŭ nov-zelandaj ĉefaj amaskomunikiloj en la angla lingvo raportis la tertreman staton, samtempe konfirmis la kapablon de la ĉina registaro pri ĝustatempa informiĝo, altefika prisava organizo kaj regado kontraŭ katastrofo.

Svislandaj amaskomunikiloj raportis la tertremon en Sichuan en rimarkindaj lokoj.

Malajziaj ĵurnaloj en la angla kaj ĉina lingvoj raportis la tertremon. Ankaŭ iuj novaĵ-retejoj senĉese raportas plej freŝajn informojn pri la tertremo.

Tajlanda ŝtata televizia stacio intervjuis agenton de ĉina ambasadorejo en Tajlando sinjoron Zhang Guoqing, kaj Zhang Guoqing konigis la plej freŝan staton kaj progreson de ĉina prisava laboro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
tertremo
v La internacia socio donas helpon al regiono trafita de tertremo 2008-05-14 17:06:35
v Fremdlandaj registaroj kaj internaciaj organizoj donis konsolon pri tertremo en Ĉina Sichuan 2008-05-14 17:06:02
v Transmaraj ĉinaj elmigrintoj, studentoj kaj ĉindevenuloj zorgas pri suferintoj de tertremo 2008-05-14 15:12:53
v Fremdlandaj amaskomunikiloj alte atentas tertremon en ĉina provinco Sichuan 2008-05-14 11:10:14
v Internacia socio liveras helpon al ĉinaj plagitaj lokoj 2008-05-14 10:39:52
v Internacia socio alsendis konsolon pri tertremo en ĉina Sichuan 2008-05-14 10:28:50
tertremo
v La internacia socio donas helpon al regiono trafita de tertremo 2008-05-14 17:06:35
v Fremdlandaj registaroj kaj internaciaj organizoj donis konsolon pri tertremo en Ĉina Sichuan 2008-05-14 17:06:02
v Transmaraj ĉinaj elmigrintoj, studentoj kaj ĉindevenuloj zorgas pri suferintoj de tertremo 2008-05-14 15:12:53
v Fremdlandaj amaskomunikiloj alte atentas tertremon en ĉina provinco Sichuan 2008-05-14 11:10:14
v Internacia socio liveras helpon al ĉinaj plagitaj lokoj 2008-05-14 10:39:52
v Internacia socio alsendis konsolon pri tertremo en ĉina Sichuan 2008-05-14 10:28:50
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040