Vojaĝantino kun tornistro sur la dorso

(GMT+08:00) 2015-11-25 12:11:56     Redaktoro:Selena

Inter la homoj emaj al vojaĝado ne malmultaj senlime amas la naturon kaj sin okupas per esplorado pri ĝi. Tiuj homoj pli ĝenerale ŝatas porti tornistron sur la dorso por ekskursi en tiaj lokoj plenaj je aventuroj. En nia hodiaŭ programo bonvolu sekvi nian ĵurnaliston Liu Hui, ke ŝi konigu al vi tre eksterordinaran vojaĝantinon Zhong Bailing, kiu estas alte aĝa kaj emas ekskursi en kampoj, plejofte kun sia edzo.

Jen dialogo inter la ĵurnalistino kaj la amantino de vojaĝo:

Liu Hui: Interesas min via propra nomo.

Zhong Bailing: Jes? Bai signifas "blanka", kaj ling, "antilopo".

Liu: Kiom vi aĝas nun?

Zhong: Jam sepdek jarojn.

Liu: Mi aŭdis, ke vi tre ŝatas vojaĝi. Ĉu jes?

Zhong: Komprenite. En nia lando troviĝas tiom da provincoj, el kiuj ĉiujn, krom Xinjiang, mi piedmezuris iam.

Liu: Mi pensas, ke vi ekskursis ankaŭ eksterlande. En kiom da landoj do vi vojaĝis?

Zhong: Proksimume dudek unu aŭ dudek du. En la pasintaj 20 jaroj Zhong Bailing promenadis inter montoj aŭ akvoj de la patrolando, ĉiam kun scivolemo kaj esplora spirito. Sovaĝejoj ĉirkaŭ Pekino, malofte trairitaj de homoj, estis paradizo ofte piedirita de ŝi kaj ŝia edzo.

Liu: Ĉu vi interesiĝas aparte pri antikvaj restejoj?

Zhong: Jes, vi pravas.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin