Konkurso: Partoprenu en la 72-a IJK en Pollando!

(GMT+08:00) 2015-12-08 15:31:21     Redaktoro:Ĝoja

TEJO havas fonduson nomatan "Partoprenu en IJK", per kiu TEJO klopodas ĉiujare finance subteni la partoprenon de kelkaj niaj membroj al la IJK. La celo estas ebligi al tiuj kiuj jam aktive agadas loke aŭ eĉ internacie (sed ne havas sufiĉajn financajn rimedojn) partopreni la plej gravan junularan aranĝon de la jaro.

Nun la fonduso "Partoprenu IJK-n" pretas helpi al membroj de TEJO partopreni Internacian Junularan Kongreson, ĉi-foje en Vroclavo (Pollando). Dank' al la Fonduso eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio kaj la programkotizon.

La Estraro elektos la gajnintojn fine de januaro 2016.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas:

– Vi aĝas sub 30 jarojn je la komenco de 2016 kaj estas individua membro de TEJO en 2015.

– Vi pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK (la tasko estas interkonsentota kun la TEJO-estraro).

– Vi estas je via unua eksterlanda IJK – AŬ – vi aktive agas en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepras sed estos favore konsiderataj:

– Loĝado ekster Eŭropo

– Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj

– Aktivado en landa aŭ loka organizo

– Malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso

– Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado

Por partopreni, vi devas plenigi la aliĝilon, kiu troviĝas je la fino de la alvoko. Kunsendu ankaŭ referencan leteron de minumume unu individua membro de TEJO. Aliaj aldonaj dokumentoj (rekomendoj, motiviga letero, ktp) estas bonvenaj. Via kandidatiĝo povas esti sendita retpoŝte al oficejo@tejo.org kaj ijk@tejo.org aŭ paperpoŝte adresita al la Centra Oficejo kun la indiko "TEJO – Partoprenu IJK-n", kaj ĝi devas alveni plej malfrue la 6-an de januaro 2016. Se vi volas helpi la gejunulojn partopreni la IJK-n, bv. konsideri kontribui al la fonduso "Partoprenu IJK-n".

La adreso de la Centra Oficejo:

Nieuwe Binnenweg 176

NL-3015 BJ Rotterdam

Nederlando

Formularo por kandidatiĝi: Partoprenu IJK 2016.doc

Pliajn informojn vi povas trovi ĉe  http://ijk2016.tejo.org.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin