Konkurso: Partoprenu en la 72-a IJK en Pollando!

(GMT+08:00) 2015-12-08 15:31:21     Redaktoro:Ĝoja

Vroclavo

La urbo Vroclavo (pole Wrocław) – ĝi estas urbo de cent pontoj, ĉefurbo de malsupra silezia regiono kaj venontjare ĝi iĝos ankaŭ la eŭropa ĉefurbo de kulturo. Dum sia historio Vroclavo nomiĝis ankaŭ Breslau restante dum longa tempo germana urbo, unu el plej modernaj kaj belaj; la nuna nomo devenas de la nomo de ĉeĥa princo Vratislav.

En Vroclavo troviĝas ne nur pontoj situantaj super la rivero Odro, sed ankaŭ tre interesaj lokoj kiuj montras la pasintan tempon de la urbo – pri tri el ili mi ŝatus rakonti al vi:

La plej bela estas certe la Kvartalo de Kvar Kulturoj kie troviĝas Sinagogo sub Blanka Cikonio – nuntempe en la ĉirkaŭaĵo de tiu juda preĝejo troviĝas ĉarmaj kafejoj, viglaj drinkejoj kaj dancklubejoj kie oni povas amuziĝi ĝis la noktofin' ĉiam trovante amikojn de universitato ĉar ĝi estas populara studenta loko.

Alia bela urboparto estas preĝeja kvartalo, kiu en la mezepoko funkciis kvazaŭ aparta urbo (multaj krimuloj kaŝiĝadis tie por eviti malliberejon) regata de episkopoj ne nur de unu eklezio. La preĝeja kvartalo situas sur insulo kaj laŭ arĥeologoj ĝi certe estas la plej malnova parto de la tuta urbo; nuntempe ĝi estas ĉirkaŭata de rivero laŭ tri flankoj – ĝia kvara flanko estas apud vizitinda universitata Botanika Ĝardeno.

La tria loko kiu ankaŭ estas gloro de Vroclavo estas ĉarma parko kun la plej granda en Pollando fontano kie dum someraj vesperoj estas montrataj grandiozaj akvospektakloj kun muziko kaj lumo. Apud la fontano troviĝas Centjara Halo kie okazas grandaj festivaloj kaj renkontiĝoj diverstipaj, trans la strato estas ankaŭ bestĝardeno. Tiu ĉi parto de la urbo estas plej ŝatata somere ĉar ne vojaĝante ekster la urbo oni povas trovi trankvilon kaj ombron dum plej teruraj varmegoj.

Ne mankas en Vroclavo ankaŭ esperantistoj – junuloj kuniĝas en la iama studenta klubo Aŭroro, kiu nun funkcias jam ekster universitato, ofte kunlabore kun SEA – Silezia Esperanto Asocio kun kiu ili ankaŭ kunigas sidejon. Antaŭ du jaroj post longa tempo oni ŝanĝis la sidejon al pli proksima kaj komune renovigis ĝin por ke ĝi iĝu agrabla loko ankaŭ por gastigi esperantistojn travojaĝantajn Vroclavon. Esperantistoj estas videblaj dum diversaj eventoj en la urbo – partoprenas interalie Tagon de Eŭropo, Eŭropan Tagon de Lingvoj, portempajn kursojn de diversaj lingvoj en biblioteko kaj mediateko kaj aliaj.

Nun ĉefe ili laboras forte por ke la IJK 2016 estu mojosa kaj jam ĝojatendas malnovajn kaj novajn amikojn vizitontajn ilian urbon! La slogano de Vroclavo estas "urbo de renkontiĝoj", do amikoj, ek al la 72-a IJK en Vroclavo!


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin