"Cent-familia Festeno" en Dong-nacieca Vilaĝo

(GMT+08:00) 2015-12-31 10:33:50     Redaktoro:Selena

El: Huang Xuhu/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La Sanjiang-a Dong-nacieca Aŭtonoma Gubernio de la Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono en la ĉina suda landparto estas karakteriza je la belaj naturaj pejzaĝoj kaj la simpatia popola moro. Nun ni gvidu vin al tiu loko por gustumi "Cent-familian Festenon" kaj ĝui gajan vesperon inter tieaj entuziasmaj naciecanoj.

En la Sanjiang-a Dong-nacieca Aŭtonoma Gubernio ekzistas centoj da dong-naciecaj vilaĝoj, kaj la vilaĝo Chengyang estas la plej distingiĝa el ili. En tiu ĉi dong-nacieca vilaĝo ni konis la "Cent-familian Festenon" de Dong-oj.

Unue ni parolu pri "Cent-familia Festeno. Legendo diras, ke en la antikveco foje la vilaĝo de Dong-oj estis atakita de diluva monstro, kaj baldaŭ la riz-kampo estis subakvigota, domoj detruotaj kaj vilaĝanoj englutotaj de la diluva monstro. En tiu kriza momento, subite alflugis el la ĉielo heroo, kiu, per siaj fortaj flugiloj, frakasis la diluvan monstron je ĝia spino. Por esprimi sian respekton al la heroo, ĉiu familio de Dong-oj invitis la heroon al sia hejmo por manĝado. Tamen bedaŭrinde, la heroo devis forlasi la vilaĝon matene de la sekvanta tago, kaj ne eblis por li gastiĝi ĉe ĉiu familio. Kion fari? Iu ĉarma knabino elpensis bonan ideon: Ĉiu familio kuiru siajn plej frandajn pladojn, kaj poste la tuta vilaĝo okazigu la komunan festenon honore al la heroo. Ĉar la festeno koncentris la bongustaĵojn el ĉiuj familioj de la vilaĝo, tial oni nomis tion "Cent-familia Festeno". De tiam, ĉiufoje, kiam alvenis honorindaj gastoj aŭ okazis ĝojiga afero al la vilaĝo, oni aranĝas "Cent-familian Festenon", kaj tiu kutimo daŭras ĝis nun.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin