"Cent-familia Festeno" en Dong-nacieca Vilaĝo

(GMT+08:00) 2015-12-31 10:33:50     Redaktoro:Selena

El: Huang Xuhu/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Tiutage, kiam turistoj venis al la vilaĝo Chengyang, eksplodigante petardojn, dong-naciecaj viroj vestitaj je nigraj tradiciaj konstumoj, renkontis ilin, gastojn el foraj lokoj. Kantante popolkantojn, dong-naciecaj virinoj, vestitaj je bluetaj jaketoj kaj nigraj faldo-riĉaj jupoj kaj kun arĝentaj ornamaĵoj surkape prezentis la vinon al ni. Tio estas nomata "eniro-bara drinko", kaj la gastoj devas drinki la vinon je unu engluto, poste forbalai polvon for de sia korpo per verd-folia branĉo. Fininte tiun ceremonion, la gastoj povas eniri en la vilaĝon.

Dong-oj ŝatas kanti, kaj de infanaĝe ili sin ekzercas en la kantado. La gepatroj instruas al geknaboj kanti. Dong-oj estas kantemaj kaj eklernis la kantadon en la infanaĝo.

Tuj kiam turistoj eniris en la vilaĝon, aro da junuloj elludis la muzikilon Lusheng, kaj knabinoj, tenante mane kolorajn ombrelojn, ekdancis laŭ la melodio de Lusheng. Laŭ la zigzaga ŝtonplata vojo de la vilaĝo, ili enkondukis nin sur la placon situantan en la vilaĝa centro. Jen estas la loko, kie oni ofte aranĝas "Cent-familian Festenon".


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin