Ŝtata vizito de Xi Jinping al Ĉeĥio kreos novajn ŝancojn de kunlaboro

(GMT+08:00) 2016-03-29 12:36:28     Redaktoro:Shanshan

Lunde en Prago ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĉeha prezidento Miloš Zeman.

La renkontiĝo okazis en la kampara rezidejo de prezidento Zeman. Zeman varme bonvenigis prezidanton Xi por la ŝtata vizito. La lasta diris, ke li la unuan fojon vizitas landon de centra kaj orienta Eŭropo kiel ĉina prezidanto, kaj tio estas ankaŭ la unua vizito de ĉina ŝtatestro al Ĉeĥio post la establo de diplomatiaj rilatoj de la du landoj. Kvankam estas longa distanco inter Ĉinio kaj Ĉeĥio, tamen amika komunikado inter la du landoj havas longan historion, kaj la koroj de la du popoloj estas strikte kunligitaj. Li esperas fari vastajn interŝanĝojn kaj profundan diskuton pri dulandaj rilatoj kaj pri komune prizorgataj demandoj dum la vizito por plialtigi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

1 2 3

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin